La psalmaro 122
Esperanto
1Kanto de suprenirado. De David. Mi ekgxojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.

2Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,

3Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu cxio kunigxis.

4Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laux la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.

5CXar tie staris tronoj de jugxo, Tronoj de la domo de David.

6Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj.

7Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj.

8Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi.

9Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 121
Top of Page
Top of Page