La psalmaro 12
Esperanto
1Al la hxorestro. Por basuloj. Psalmo de David. Helpu, ho Eternulo, cxar malaperis piuloj Kaj maloftigxis fideluloj inter la homidoj.

2Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.

3La Eternulo ekstermu cxiun flatan busxon Kaj langon fanfaronantan,

4Tiujn, kiuj diras:Per nia lango ni venkos, Nia busxo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?

5CXar prematoj estas ruinigataj kaj malfelicxuloj gxemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri gxi.

6La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Argxento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.

7Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraux cxi tiu generacio por eterne.

8CXirkauxe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altigxas inter la homidoj.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 11
Top of Page
Top of Page