Moseo 4: Nombroj 9
Esperanto
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo en la dezerto Sinaj en la dua jaro post ilia eliro el la lando Egipta, en la unua monato, dirante: 2La Izraelidoj faru la Paskon en la difinita tempo. 3En la dek-kvara tago de cxi tiu monato, cxirkaux la vespero, faru gxin en gxia tempo; laux cxiuj gxiaj legxoj kaj laux cxiuj gxiaj instrukcioj faru gxin. 4Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, ke ili faru la Paskon. 5Kaj ili faris la Paskon en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, cxirkaux la vespero, en la dezerto Sinaj; konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo, tiel faris la Izraelidoj. 6Sed estis homoj, kiuj estis malpuraj pro ektusxo de mortinta homo kaj ne povis fari la Paskon en tiu tago; ili venis antaux Moseon kaj Aaronon en tiu tago; 7kaj tiuj homoj diris al li:Ni estas malpuraj pro ektusxo de mortinta homo; kial ni estu esceptataj, ke ni ne alportu la oferon al la Eternulo en gxia tempo inter la Izraelidoj? 8Kaj Moseo diris al ili:Staru; mi auxskultos, kion la Eternulo ordonos koncerne vin.

9Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 10Parolu al la Izraelidoj, dirante:Se iu el vi aux el viaj estontaj generacioj estos malpura pro ektusxo de mortinta homo, aux se iu estos en malproksima vojiro, tamen li faru Paskon al la Eternulo. 11En la dua monato, en la dek-kvara tago, cxirkaux la vespero ili faru gxin; kun macoj kaj maldolcxaj herboj ili gxin mangxu. 12Ili ne lasu iom el gxi gxis la mateno, kaj oston ili ne rompu en gxi; laux cxiuj ritoj de la Pasko ili faru gxin. 13Sed se iu estas pura kaj ne trovigxas en vojiro kaj tamen ne faras la Paskon, ties animo ekstermigxos el inter sia popolo, cxar oferon al la Eternulo li ne alportis en gxia tempo; sian pekon portos tiu homo. 14Kaj se logxos cxe vi fremdulo, li ankaux faru Paskon al la Eternulo; laux la rito de la Pasko kaj laux gxia regularo li faru:sama regularo estu por vi, kiel por la fremdulo, tiel por la indigxeno.

15En la tago, en kiu estis starigita la tabernaklo, nubo kovris la tabernaklon super la tendo de atesto, kaj vespere estis super la tabernaklo kvazaux aspekto de fajro gxis la mateno. 16Tiel estis cxiam:nubo gxin kovris, kaj fajra aspekto en la nokto. 17Kaj kiam levigxadis la nubo de super la tabernaklo, tuj poste elmovigxadis la Izraelidoj; kaj sur la loko, kie haltadis la nubo, tie starigadis sian tendaron la Izraelidoj. 18Laux la ordono de la Eternulo la Izraelidoj elmovigxadis, kaj laux la ordono de la Eternulo ili starigadis sian tendaron; dum la tuta tempo, kiam la nubo restis super la tabernaklo, ili staradis tendare. 19Kaj se la nubo restadis super la tabernaklo longan tempon, la Izraelidoj plenumadis la instrukcion de la Eternulo kaj ne elmovigxadis. 20Iufoje la nubo restadis kelke da tagoj super la tabernaklo, sed ili laux la ordono de la Eternulo restadis tendare kaj laux la ordono de la Eternulo elmovigxadis. 21Iufoje la nubo restadis de vespero gxis mateno; tiam, kiam la nubo levigxis matene, ili elmovigxadis; iufoje tagon kaj nokton-kiam la nubo levigxis, ili elmovigxadis. 22Iufoje du tagojn aux monaton aux pli longan tempon-kiel longe la nubo super la tabernaklo restis super gxi, la Izraelidoj restadis tendare kaj ne elmovigxadis; sed kiam gxi levigxis, ili elmovigxadis. 23Laux la ordono de la Eternulo ili restadis tendare, kaj laux la ordono de la Eternulo ili elmovigxadis; ili plenumadis la instrukcion de la Eternulo, konforme al tio, kiel la Eternulo ordonis per Moseo.



Esperanto

Bible Hub

Numbers 8
Top of Page
Top of Page