Moseo 4: Nombroj 28
Esperanto
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Ordonu al la Izraelidoj kaj diru al ili:Mian oferon, Mian panon, Miajn fajroferojn, Mian agrablan odorajxon observu, por alportadi al Mi en ilia tempo. 3Kaj diru al ili:Jen estas la fajrofero, kiun vi devas alportadi al la Eternulo:sxafidojn jaragxajn sendifektajn po du en cxiu tago, kiel konstantan bruloferon. 4Unu sxafidon oferu matene, kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; 5kaj dekonon de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun kvarono de hino da elpistita oleo. 6Tio estas la brulofero konstanta, kia estis farata cxe la monto Sinaj, kiel agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo. 7Kaj gxia versxofero estu po kvarono de hino cxe unu sxafido; en la sanktejo vi devas versxi la vinon al la Eternulo. 8Kaj la duan sxafidon oferu cxirkaux la vespero; kun tia farunofero, kiel matene, kaj kun tia versxofero faru fajroferon, agrablan odorajxon al la Eternulo.

9Sed en la tago sabata du sxafidojn jaragxajn sendifektajn kaj du dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, kaj gxian versxoferon; 10tio estas la brulofero de cxiu sabato, krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero.

11Kaj en viaj monatkomencoj alportu bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon, sep jaragxajn sendifektajn sxafidojn; 12kaj tri dekonojn de efo da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu bovido, kaj du dekonojn da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por la unu virsxafo; 13kaj po unu dekono da delikata faruno kiel farunoferon, miksitan kun oleo, por cxiu sxafido; tio estas brulofero, agrabla odorajxo, fajrofero al la Eternulo. 14Kaj iliaj versxoferoj estu:duono de hino da vino por bovido, kaj triono de hino por virsxafo, kaj kvarono de hino por sxafido. Tio estas cxiumonata brulofero por cxiuj monatoj de la jaro. 15Kaj unu virkapro, kiel pekofero al la Eternulo, krom la konstanta brulofero, estu oferata kune kun sia versxofero.

16Kaj en la unua monato, en la dek-kvara tago de la monato, estas Pasko al la Eternulo. 17Kaj en la dek-kvina tago de tiu monato estas festo; dum sep tagoj oni mangxu macojn. 18En la unua tago estas sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 19kaj alportu fajroferon, bruloferon al la Eternulo:du bovidojn kaj unu virsxafon kaj sep jaragxajn sxafidojn; sendifektaj ili estu cxe vi; 20kaj kiel ilian farunoferon alportu delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por bovido kaj du dekonojn por la virsxafo; 21po unu dekono alportu por cxiu el la sep sxafidoj; 22kaj unu virkapron, por pekliberigi vin. 23Krom la matena brulofero, kiu estas konstanta brulofero, alportu tion. 24Tiel faru en cxiu el la sep tagoj; tio estas mangxajxo, fajrofero, agrabla odorajxo al la Eternulo; krom la konstanta brulofero oni tion alportu kune kun gxia versxofero. 25Kaj en la sepa tago estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron.

26Kaj en la tago de la unuaj fruktoj, kiam vi alportos novan farunoferon al la Eternulo en via festo de semajnoj, estu cxe vi sankta kunveno; faru nenian servan laboron; 27kaj alportu bruloferon, kiel agrablan odorajxon al la Eternulo:du bovidojn, unu virsxafon, sep jaragxajn sxafidojn; 28kaj kiel ilian farunoferon delikatan farunon, miksitan kun oleo, tri dekonojn por cxiu bovido, du dekonojn por la unu virsxafo; 29po unu dekono por cxiu el la sep sxafidoj; 30unu virkapron, por pekliberigi vin. 31Krom la konstanta brulofero kaj gxia versxofero alportu tion; sendifektaj ili estu cxe vi kaj kun siaj versxoferoj.



Esperanto

Bible Hub

Numbers 27
Top of Page
Top of Page