Al la korintanoj 1 3
Esperanto
1Kaj mi, fratoj, ne povis paroli al vi kiel al spirituloj, sed kiel al karnuloj, kiel al infanetoj en Kristo. 2Mi nutris vin per lakto, ne per mangxajxoj; cxar vi ankoraux tion ne kapablis; kaj ecx nun vi ne kapablas; 3cxar vi estas ankoraux karnaj; cxar dum ekzistas inter vi jxaluzo kaj malpaco, cxu vi ne estas karnaj kaj iradas laux la maniero de homoj? 4CXar kiam unu diras:Mi estas de Pauxlo; kaj alia:Mi estas de Apolos; cxu vi ne estas homoj?

5Kio do estas Apolos? kaj kio estas Pauxlo? Servantoj, per kiuj vi ekkredis; kaj cxiu, kiel la Sinjoro al li donis. 6Mi plantis, Apolos akvumis; sed Dio kreskigis. 7Tial nek la plantanto estas io, nek la akvumanto; sed Dio, la kreskiganto. 8Sed la plantanto kaj la akvumanto estas unu; sed cxiu ricevos sian propran rekompencon laux sia laboro. 9CXar ni estas kunlaborantoj kun Dio:vi estas la kultivotajxo de Dio, la konstruotajxo de Dio.

10Laux la graco de Dio al mi donita, kiel sagxa majstromasonisto mi metis fundamenton; kaj aliaj surkonstruas. Sed cxiu zorgu, kiel li surkonstruas. 11CXar neniu povas meti alian fundamenton krom tiu, kiu estas metita, tio estas Jesuo Kristo. 12Sed se iu konstruas sur la fundamento oron, argxenton, multekostajn sxtonojn, lignon, fojnon, pajlon, 13cxies laborajxo evidentigxos; cxar la tago gxin montros, pro tio, ke gxi estas malkasxita en fajro; kaj la fajro mem provos cxies laborajxon, kia gxi estas. 14Se restos ies laborajxo, kiun li surkonstruis, li ricevos rekompencon. 15Se ies laborajxo forbrulos, li suferos perdon; sed li mem savigxos; tamen kiel tra fajro.

16CXu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi logxas la Spirito de Dio? 17Se iu detruas la templon de Dio, tiun detruos Dio; cxar la templo de Dio estas sankta, kaj vi estas tio.

18Neniu sin trompu. Se iu el vi opinias sin sagxa en cxi tiu mondo, li farigxu malsagxulo, por ke li sagxigxu. 19CXar la sagxeco de cxi tiu mondo estas malsagxeco cxe Dio. CXar estas skribite:Li kaptas la sagxulojn per ilia ruzajxo; 20kaj ankaux:La Eternulo scias la pensojn de sagxuloj, ke ili estas vantaj. 21Tial neniu fanfaronu pri homoj. CXar cxio apartenas al vi, 22cxu Pauxlo, aux Apolos, aux Kefas, aux la mondo, aux la vivo, aux la morto, aux estantajxoj aux estontajxoj:cxio apartenas al vi, 23kaj vi al Kristo, kaj Kristo al Dio.



Esperanto

Bible Hub

1 Corinthians 2
Top of Page
Top of Page