La psalmaro 8
Esperanto
1Al la hxorestro. Por la gitito. Psalmo de David. Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la cxielon.

2Per la busxo de junaj infanoj kaj sucxinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraux Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la vengxemulon.

3Kiam mi rigardas Vian cxielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:

4Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?

5Vi malaltigis lin malmulte antaux Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.

6Vi faris lin reganto super la faritajxoj de Viaj manoj; CXion Vi metis sub liajn piedojn:

7SXafojn kaj bovojn cxiujn Kaj ankaux la sovagxajn bestojn,

8La birdojn de la cxielo kaj la fisxojn de la maro, CXion, kio iras la vojojn de la maroj.

9Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 7
Top of Page
Top of Page