La psalmaro 47
Esperanto
1Al la hxorestro. De la Korahxidoj. Psalmo. CXiuj popoloj, plauxdu per la manoj, Kriu al Dio per vocxo de kanto.

2CXar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Regxo super la tuta tero.

3Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.

4Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.

5Dio supreniras cxe sonoj de gxojo, La Eternulo cxe trumpetado.

6Kantu al Dio, kantu! Kantu al nia Regxo, kantu!

7CXar Dio estas la Regxo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!

8Dio regxas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.

9La princoj de la popoloj kolektigxis, La popolo de la Dio de Abraham; CXar al Dio apartenas la sxildoj de la tero; Li estas tre alta.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 46
Top of Page
Top of Page