Al la romanoj 7
Esperanto
1Aux cxu vi ne scias, fratoj (cxar mi parolas al konantoj de la legxo), ke la legxo regas la homon tiel longe, kiel li vivas? 2CXar la edzinigita virino estas legxe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, sxi liberigxas el la legxo de la edzo. 3Se do, dum la edzo vivas, sxi kunigxas kun alia viro, sxi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, sxi estas libera de la legxo, kaj ne estas adultulino, kvankam kunigxinte kun alia viro.

4Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la legxo per la korpo de Kristo, por kunigxi kun alia, nome kun tiu, kiu levigxis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio. 5CXar dum ni estis en karno, la lauxpekaj pasioj, kiuj estis per la legxo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto. 6Sed ni jam liberigxis el la legxo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.

7Kion do ni diru? CXu la legxo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la legxo; cxar mi ne konus deziron, se la legxo ne dirus:Ne deziru; 8sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono cxian deziremon, cxar ekster legxo la peko estas senviva. 9Kaj iam mi vivadis ekster la legxo; sed kiam la ordono venis, la peko vivigxis, kaj mi mortis; 10kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto; 11cxar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per gxi min mortigis. 12Tiel la legxo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.

13CXu do tio, kio estas bona, farigxis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke gxi montrigxu peko, estigante morton en mi per la bono-por ke per la ordono la peko farigxu treege peka.

14CXar ni scias, ke la legxo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon. 15CXar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; cxar mi ne agas laux tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras. 16Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la legxo, ke gxi estas bona. 17La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi. 18CXar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne logxas; cxar cxe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono. 19CXar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas. 20Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras gxin jam ne mi, sed la peko, logxanta en mi.

21Mi do trovas legxon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas cxe mi. 22CXar mi gxojas en la legxo de Dio laux la interna homo; 23sed mi vidas alian legxon en miaj membroj, militantan kontraux la legxo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la legxon de la peko, kiu estas en miaj membroj. 24Ho ve, mi malfelicxulo! kiu min liberigos el la korpo de cxi tiu morto? 25Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la legxo de Dio, sed per la karno al la legxo de peko.



Esperanto

Bible Hub

Romans 6
Top of Page
Top of Page