La psalmaro 113
Esperanto
1Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.

2La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.

3De la levigxejo de la suno gxis gxia mallevigxejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.

4Alte super cxiuj popoloj estas la Eternulo; Super la cxielo estas Lia gloro.

5Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,

6Kiu klinigxas por rigardi La cxielon kaj la teron,

7Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malricxulon,

8Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?

9Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras sxin gxoja patrino de infanoj. Haleluja!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 112
Top of Page
Top of Page