La psalmaro 138
Esperanto
1De David. Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaux la dioj mi Vin prikantas.

2Mi klinigxas antaux Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; CXar Vi grandigis pli ol cxio Vian nomon per Via vorto.

3En la tago, kiam mi vokis, Vi auxskultis min, Vi donis forton al mia animo.

4Gloros Vin, ho Eternulo, cxiuj regxoj de la tero, CXar ili auxdis la vortojn de Via busxo.

5Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; CXar granda estas la gloro de la Eternulo.

6CXar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.

7Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraux la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas.

8La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitajxojn de Viaj manoj ne forlasu.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 137
Top of Page
Top of Page