Zeĥarja 6
Esperanto
1Mi levis denove miajn okulojn, kaj mi ekvidis:jen kvar cxaroj eliras el inter du montoj; kaj la montoj estas kupraj. 2La unua cxaro havis cxevalojn rugxajn, la dua cxaro havis cxevalojn nigrajn, 3la tria cxaro havis cxevalojn blankajn, kaj la kvara cxaro havis cxevalojn makulitajn kaj brunajn. 4Mi ekparolis kaj diris al la angxelo, kiu parolis kun mi:Kio tio estas, mia sinjoro? 5La angxelo respondis kaj diris al mi:Tio estas la kvar spiritoj de la cxielo, kiuj eliras post sia starado antaux la Reganto de la tuta tero. 6La cxaro kun la nigraj cxevaloj iris al la lando norda, la blankaj iris post ili, kaj la makulitaj iris al la lando suda. 7La brunaj eliris, kaj deziris trairi la teron; kaj li diris:Iru, trairu la teron; kaj ili trairis la teron. 8Kaj li kriis al mi, kaj diris al mi jene:Vidu, tiuj, kiuj eliris al la lando norda, kontentigis Mian spiriton en la lando norda.

9Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: 10Prenu de la forkondukitoj, de HXeldaj, de Tobija, kaj de Jedaja, kaj iru en la domon de Josxija, filo de Cefanja, iru en la sama tago, kiam ili venos el Babel;

11prenu argxenton kaj oron, kaj faru kronojn kaj metu sur la kapon de la cxefpastro Josuo, filo de Jehocadak, 12kaj diru al li jene:Tiele diras la Eternulo Cebaot:Jen estas viro, kies nomo estas Markoto; li kreskos el sia loko kaj konstruos la templon de la Eternulo. 13Li konstruos la templon de la Eternulo, li ricevos gloron kaj sidos kaj regos sur sia trono; li estos ankaux pastro sur sia trono, kaj konsiligxo paca estos inter ambaux. 14Kaj tiuj kronoj estos cxe HXelem, Tobija, Jedaja, kaj HXen, filo de Cefanja, kiel memorajxo en la templo de la Eternulo. 15Kaj malproksime logxantoj venos kaj konstruos en la templo de la Eternulo, kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi; kaj tio okazos, se vi obeados la vocxon de la Eternulo, via Dio.



Esperanto

Bible Hub

Zechariah 5
Top of Page
Top of Page