Alta kanto de Salomono 2
Esperanto
1Mi estas la lilio de SXaron, La rozo de la valoj.

2Kiel rozo inter la dornoj, Tiel estas mia amatino inter la knabinoj.

3Kiel pomarbo inter arboj nefruktaj, Tiel estas mia amato inter la junuloj. Mi sopiris al lia ombro, jen mi sidigxis; Kaj liaj fruktoj estas bongustaj al mia palato.

4Li enkonduku min en vindomon, Kaj lia standardo super mi estu la amo.

5Plifortigu min per vinberkuko, Refresxigu min per pomsuko; CXar mi estas malsana de amo.

6Lia maldekstra mano estu sub mia kapo, Lia dekstra cxirkauxprenu min.

7Mi jxurligas vin, ho filinoj de Jerusalem, Je la gazeloj aux la cervoj de la kampo: Ne veku nek sendormigu la amatinon, GXis sxi mem volos.

8Ho, jen estas la vocxo de mia amato! Ho, jen li venas, Rapidante sur la montoj, saltante sur la altajxoj.

9Mia amato similas al gazelo aux al cervo. Ho, jen li staras post nia muro, Rigardante tra la fenestro, Sin montrante cxe la krado.

10Mia amato vokas, li parolas al mi: Levigxu, mia amatino, mia belulino, ho venu;

11CXar la vintro jam forpasis, La pluvo pasis kaj malaperis;

12La floroj jam estas sur la tero; La kantosezono jam alvenis, Kaj la vocxo de la turto jam auxdigxas en nia lando;

13La figarbo jam maturigas siajn fruktetojn, La vinbertrunkoj siajn vinberetojn, Kiuj jam bonodoras. Levigxu, mia amatino, mia belulino, kaj venu.

14Ho mia kolombino, en la krevajxoj de la roko, en la kasxejo de la rokkrutajxo, Montru al mi vian aspekton, auxdigu al mi vian vocxon; CXar via vocxo estas dolcxa, kaj via aspekto estas bela.

15Kaptu al ni la sxakalojn, la malgrandajn sxakalojn, La detruantojn de la vinbergxardenoj, Kiam niaj vinbergxardenoj burgxonas.

16Mia amato apartenas al mi, Kaj mi apartenas al li, Kiu pasxtas inter la rozoj.

17GXis la tago malvarmetigxos kaj la ombroj forkuros, Turnu vin, ho amato, similigxu al gazelo aux al cervo Sur la montoj de aromajxoj.



Esperanto

Bible Hub

Song of Solomon 1
Top of Page
Top of Page