Al la romanoj 4
Esperanto
1Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laux la karno? 2CXar se Abraham pravigxis per faroj, li havas ion, pri kio fieri, sed ne antaux Dio. 3CXar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto. 4Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel sxuldo. 5Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto. 6Kiel David ankaux pridiras la felicxon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj,

7dirante: Felicxaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj.

8Felicxa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.

9CXu do cxi tiu felicxo apartenas al la cirkumcidularo, aux al la necirkumcidularo ankaux? CXar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto. 10Kiel do gxi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aux en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido; 11kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de cxiuj, kiuj ankoraux en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili; 12kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaux sekvas la pasxojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.

13CXar ne per la legxo farigxis la promeso al Abraham aux al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido. 14CXar se tiuj, kiuj estas laux la legxo, estas heredantoj, la fido nuligxis, kaj la promeso vantigxis; 15cxar la legxo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas legxo, tie ankaux ne ekzistas transpasxo.

16GXi do estas el fido por tio, ke gxi estu laux graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la legxo, sed ankaux al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni cxiuj 17(kiel estas skribite:Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaux Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantajxojn, kvazaux ili ekzistus. 18Li ekster espero kredis en espero, por ke li farigxu patro de multe da popoloj, laux la diritajxo:Tiel estos via idaro. 19Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaux centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara; 20tamen pri la promeso de Dio li ne sxanceligxis en nekredemo, sed fortigxis per fido, donante la gloron al Dio, 21kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaux fari. 22Tial gxi estis kalkulita al li kiel virto. 23Kaj ne por li sola estis skribite, ke gxi estis kalkulita al li; 24sed ankaux por ni, al kiuj gxi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron, 25kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.



Esperanto

Bible Hub

Romans 3
Top of Page
Top of Page