Apokalipso de sankta Johano 5
Esperanto
1Kaj mi vidis en la dekstra mano de la Sidanto sur la trono libron, skribitan interne kaj malantauxe, sigelitan per sep sigeloj. 2Kaj mi vidis fortan angxelon, proklamantan per granda vocxo:Kiu estas inda malfermi la libron kaj rompi gxiajn sigelojn? 3Kaj neniu en la cxielo, nek sur la tero, nek sub la tero, povis malfermi la libron, aux rigardi gxin. 4Kaj mi multe ploris, cxar trovigxis neniu inda malfermi la libron, aux gxin rigardi; 5kaj unu el la presbiteroj diris al mi:Ne ploru; jen la leono el la tribo de Jehuda, la Markoto de David, venkis, por malfermi la libron kaj gxiajn sep sigelojn.

6Kaj mi vidis meze inter la trono kaj la kvar kreitajxoj, kaj meze de la presbiteroj, SXafidon starantan, kvazaux oferbucxitan, havantan sep kornojn kaj sep okulojn, kiuj estas la sep Spiritoj de Dio, senditaj sur la tutan teron. 7Kaj li venis, kaj prenis gxin el la dekstra mano de la Sidanto sur la trono. 8Kaj kiam li prenis la libron, la kvar kreitajxoj kaj la dudek kvar presbiteroj falis antaux la SXafido, havantaj cxiu harpon, kaj orajn pelvojn plenajn de incenso, kiuj estas la pregxoj de la sanktuloj. 9Kaj ili kantis novan kanton, dirante:Vi estas inda preni la libron kaj malfermi gxiajn sigelojn; cxar vi estis mortigita, kaj vi elacxetis al Dio per via sango homojn el cxiu tribo kaj lingvo kaj popolo kaj nacio, 10kaj faris ilin al nia Dio regno kaj pastroj; kaj ili regxas sur la tero.

11Kaj mi rigardis, kaj mi auxdis vocxon de multaj angxeloj, ronde cxirkaux la trono kaj la kreitajxoj kaj la presbiteroj; kaj ilia nombro estis miriadoj da miriadoj kaj miloj da miloj; 12dirantaj per granda vocxo:Inda estas la SXafido, la mortigita, ricevi la potencon kaj ricxon kaj sagxecon kaj forton kaj honoron kaj gloron kaj lauxdon. 13Kaj cxiun kreitajxon, kiu estis en la cxielo kaj sur la tero kaj sub la tero kaj sur la maro, kaj cxion en ili, mi auxdis dirantajn:Al la Sidanto sur la trono, kaj al la SXafido, estu la lauxdo kaj la honoro kaj la gloro kaj la potenco por cxiam kaj eterne. 14Kaj la kvar kreitajxoj diris:Amen. Kaj la presbiteroj falis kaj adorklinigxis.



Esperanto

Bible Hub

Revelation 4
Top of Page
Top of Page