La psalmaro 92
Esperanto
1Psalmo-kanto por la tago sabata. Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;

2Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco,

3Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.

4CXar Vi gxojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.

5Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj.

6Malklerulo ne scias, Kaj malsagxulo tion ne komprenas.

7Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj cxiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermigxo por eterne.

8Kaj Vi estas alta eterne, ho Eternulo.

9CXar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, Jen Viaj malamikoj pereas, Diskuras cxiuj malbonaguloj.

10Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per fresxa oleo.

11Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; Pri la malbonaguloj, miaj kontrauxuloj, auxdas miaj oreloj.

12Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.

13Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.

14Ili floras ankoraux en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj fresxaj,

15Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikajxo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 91
Top of Page
Top of Page