La psalmaro 87
Esperanto
1De la Korahxidoj. Psalmo-kanto. Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj.

2La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol cxiujn logxejojn de Jakob.

3Glorajxojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.

4Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaux pri Filisxtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskigxis.

5Sed pri Cion oni diras:Tiu kaj tiu tie naskigxis, Kaj Li, la Plejaltulo, gxin fortikigas.

6La Eternulo notos, enskribante la popolojn: CXi tiu tie naskigxis. Sela.

7Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: CXiuj miaj fontoj estas en Vi.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 86
Top of Page
Top of Page