La psalmaro 6
Esperanto
1Al la hxorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David. Ho Eternulo, ne en Via kolero min riprocxu, Kaj ne en Via furiozo min punu.

2Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi senfortigxis; Sanigu min, ho Eternulo, cxar ektremis miaj ostoj.

3Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, gxis kiam?

4Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.

5CXar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En SXeol, kiu gloros Vin?

6Mi lacigxis de mia gxemado; CXiun nokton mi priversxas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kusxejon.

7Sekigxis de malgxojo mia vizagxo, Maljunigxis de cxiuj miaj premantoj.

8Forigxu de mi, cxiuj, kiuj faras malbonon; CXar auxdis la Eternulo la vocxon de mia ploro.

9Auxdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian pregxon.

10Hontigitaj kaj tre teruritaj estos cxiuj miaj malamikoj; Ili forturnigxos kaj tuj estos hontigitaj.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 5
Top of Page
Top of Page