La psalmaro 43
Esperanto
1Jugxu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraux popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.

2CXar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpusxis min? Kial mi iradas malgxoja pro la premado de la malamiko?

3Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via logxejo.

4Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia gxojo kaj gxuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.

5Kial vi malgxojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsternigxas en mi? Esperu al Dio; CXar ankoraux mi dankos Lin, La savanton de mia vizagxo kaj mian Dion.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 42
Top of Page
Top of Page