La psalmaro 31
Esperanto
1Al la hxorestro. Psalmo de David. Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.

2Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.

3CXar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.

4Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraux mi; CXar Vi estas mia fortikajxo.

5En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.

6Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon.

7Mi gajas kaj gxojas pro Via favoro; CXar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,

8Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.

9Korfavoru min, ho Eternulo, cxar mi suferas; Malfortigxis de malgxojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.

10CXar mia vivo konsumigxis de malgxojo kaj miaj jaroj de gxemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortigxis.

11Per cxiuj miaj malamikoj mi farigxis granda hontindajxo por miaj najbaroj Kaj terurajxo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.

12Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi farigxis kiel rompita vazo.

13CXar mi auxdas la insultojn de multaj; CXirkauxe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraux mi, Ili intencas pereigi mian vivon.

14Sed mi-mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras:Vi estas mia Dio.

15En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.

16Lumu per Via vizagxo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco.

17Ho Eternulo, ne hontigu min, cxar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentigxu por SXeol.

18Mutigxu la mensogaj busxoj, Kiuj parolas arogante kontraux piulo, Kun fiero kaj malestimo.

19Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaux la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!

20Vi kovras ilin per la kovro de Via vizagxo kontraux homaj atencoj, Vi kasxas ilin en tendo kontraux malamikaj langoj.

21Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.

22Kaj mi diris en mia konfuzigxo: Mi estas forpusxita for de Viaj okuloj; Tamen Vi auxskultis la vocxon de mia pregxo, kiam mi vokis al Vi.

23Amu la Eternulon, cxiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas suficxege al tiuj, kiuj agas malhumile.

24Estu kuragxaj, kaj forta estu via koro, Vi cxiuj, kiuj esperas al la Eternulo!



Esperanto

Bible Hub

Psalm 30
Top of Page
Top of Page