La psalmaro 25
Esperanto
1De David. Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon.

2Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontigxi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.

3CXar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontigxos; Nur tiuj hontigxos, kiuj forlasas Vin senpripense.

4Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.

5Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, CXar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas cxiun tagon.

6Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, CXar ili estis de cxiam.

7La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laux Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!

8Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.

9Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.

10CXiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn legxojn.

11Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, CXar gxi estas granda.

12Al cxiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.

13Lia animo gxuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.

14Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian arangxon Li sciigas al ili.

15Miaj okuloj estas cxiam direktitaj al la Eternulo, CXar Li eltiras el reto miajn piedojn.

16Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, CXar mi estas soleca kaj mizera.

17La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min.

18Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu cxiujn miajn pekojn.

19Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.

20Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontigxi, cxar Vin mi fidas.

21Senkulpeco kaj justeco defendu min, CXar al Vi mi esperas.

22Liberigu, ho Dio, Izraelon el cxiuj liaj suferoj.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 24
Top of Page
Top of Page