La psalmaro 22
Esperanto
1Al la hxorestro. Por ario:Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David. Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?

2Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.

3Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael.

4Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.

5Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.

6Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.

7CXiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la busxon, balancas la kapon, dirante:

8Li apogis sin al la Eternulo:Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.

9Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.

10Al Vi mi estis jxetita de post la momento de mia naskigxo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.

11Ne malproksimigxu de mi, CXar malfelicxo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.

12CXirkauxis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Basxanaj starigxis cxirkaux mi.

13Ili malfermegis kontraux mi siajn busxojn, Kiel leono sxiranta kaj krieganta.

14Kiel akvo mi disversxigxis, Kaj disigxis cxiuj miaj ostoj; Mia koro farigxis kiel vakso, Fandigxis en mia interno.

15Mia forto elsekigxis kiel peco da poto; Mia lango algluigxis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.

16CXar cxirkauxis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras cxirkaux mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.

17Mi povas kalkuli cxiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.

18Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.

19Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimigxu; Mia forto, rapidu, por helpi min.

20Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo.

21Savu min de busxo de leono, Kaj helpu min kontraux kornoj de bubaloj.

22Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.

23Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.

24CXar Li ne malsxatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kasxis antaux li Sian vizagxon; Sed auxskultis lin, kiam tiu kriis al Li.

25Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaux Liaj respektantoj.

26La humiluloj mangxu kaj satigxu, Gloru la Eternulon Liaj sercxantoj; Via koro vivu eterne.

27Rememoros kaj revenos al la Eternulo cxiuj finoj de la mondo; Kaj klinigxos antaux Vi cxiuj popolaj familioj.

28CXar al la Eternulo apartenas la regxado; Li regxas super la popoloj.

29Mangxos kaj klinigxos cxiuj grasuloj de la tero; Antaux Li genufleksos cxiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.

30Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.

31Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 21
Top of Page
Top of Page