La psalmaro 16
Esperanto
1Verko de David. Gardu min, ho Dio, cxar mi rifugxas cxe Vi.

2Mi diris al la Eternulo:Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.

3Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.

4Multigxos la malgxojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne versxos iliajn sangajn versxoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian busxon.

5La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.

6Loto agrabla trafis min, CXarma estas mia heredo.

7Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Ecx en la nokto instruas min mia internajxo.

8CXiam mi vidas la Eternulon antaux mi; CXar Li estas cxe mia dekstra mano, mi ne falos.

9Tial gxojas mia koro, ravigxas mia animo; Ecx mia karno ripozas senzorge.

10CXar Vi ne lasos mian animon al SXeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.

11Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da gxojoj estas antaux Vi, CXarmoj estas en Via dekstra mano eterne.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 15
Top of Page
Top of Page