La psalmaro 130
Esperanto
1Kanto de suprenirado. El profundo mi vokas Vin, ho Eternulo.

2Mia Sinjoro, auxskultu mian vocxon; Viaj oreloj atentu la vocxon de mia petego.

3Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?

4Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.

5Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.

6Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.

7Izrael fidu la Eternulon; CXar cxe la Eternulo estas favorkoreco Kaj cxe Li estas granda liberigo.

8Kaj Li liberigos Izraelon De cxiuj liaj pekoj.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 129
Top of Page
Top of Page