La psalmaro 100
Esperanto
1Psalmo de dankado. GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero!

2Servu al la Eternulo kun gxojo, Venu antaux Lian vizagxon kun kanto.

3Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxtejo.

4Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;

5CXar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco.



Esperanto

Bible Hub

Psalm 99
Top of Page
Top of Page