Moseo 4: Nombroj 24
Esperanto
1CXar Bileam vidis, ke al la Eternulo placxas beni Izraelon, li ne iris, kiel antauxe, por auxguri, sed li turnis sian vizagxon al la dezerto. 2Kaj Bileam levis siajn okulojn, kaj ekvidis Izraelon, starantan laux siaj triboj; kaj la spirito de Dio venis sur lin.

3Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;

4Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.

5Kiel belaj estas viaj tendoj, ho Jakob, Viaj logxejoj, ho Izrael!

6Kiel valoj ili etendigxas, Kiel gxardenoj apud rivero, Kiel arboj aloaj, plantitaj de la Eternulo, Kiel cedroj apud akvo.

7Fluos akvo el liaj siteloj, Kaj lia semo estos cxe multaj akvoj; Superos Agagon lia regxo, Kaj altigxos lia regno.

8Dio, kiu elkondukis lin el Egiptujo, Estas por li kiel la forto de bubalo; Li formangxas la popolojn, kiuj estas malamikaj al li, Kaj iliajn ostojn li frakasas Kaj per siaj sagoj disbatas.

9Li genuigxis, li kusxigxis, Kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos? Viaj benantoj estas benataj, Kaj viaj malbenantoj estas malbenataj.

10Tiam ekflamis la kolero de Balak kontraux Bileam, kaj li kunefrapis siajn manojn; kaj Balak diris al Bileam:Por malbeni miajn malamikojn mi vokis vin, kaj vi nun benis ilin jam tri fojojn! 11Kaj nun forigxu sur vian lokon; mi intencis honori vin, sed jen la Eternulo senigis vin je la honoro. 12Kaj Bileam diris al Balak:CXu ecx al viaj senditoj, kiujn vi sendis al mi, mi ne parolis jene: 13Se Balak ecx donus al mi sian plenan domon da argxento kaj oro, mi ne povus malobei la ordonon de la Eternulo, farante bonon aux malbonon laux mia deziro? kion diros la Eternulo, tion mi diros. 14Kaj nun mi iras al mia popolo; venu, mi sciigos al vi, kion faros tiu popolo al via popolo en la malproksima venonta tempo.

15Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Parolas Bileam, filo de Beor, Kaj parolas viro kun malfermita okulo;

16Parolas tiu, kiu auxdas la vortojn de Dio Kaj scias la penson de la Plejaltulo, Kaj kiu vidas la vizion de la Plejpotenculo; Li falas, sed malfermitaj estas liaj okuloj.

17Mi vidas lin, sed ne nun; Mi rigardas lin, sed ne proksime. Eliros stelo el Jakob, Kaj levigxos sceptro el Izrael, Detruos la randojn de Moab Kaj frakasos cxiujn filojn de malordo.

18Kaj Edom estos submetito, Kaj Seir estos submetito de siaj malamikoj; Sed Izrael havos venkon.

19Kaj la reganto eliros el Jakob, Kaj li pereigos la restintojn el la urbo.

20Kaj li ekvidis Amalekon, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: La unua el la popoloj estis Amalek, Sed lia fino estos pereo.

21Kaj li ekvidis la Kenidojn, kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Fortika estas via logxejo, Kaj arangxita sur roko estas via nesto;

22Sed ruinigita estos Kain, Baldaux Asxur vin kaptos.

23Kaj li ekparolis sian inspiritajxon, kaj diris: Ve! kiu vivos, kiam Dio tion faros?

24Kaj venos sxipoj de la lando de la Kitidoj, Kaj ili humiligos Asxuron kaj humiligos Eberon; Sed ankaux ili pereos.

25Kaj Bileam levigxis, kaj foriris kaj revenis al sia loko; kaj ankaux Balak iris sian vojon.



Esperanto

Bible Hub

Numbers 23
Top of Page
Top of Page