Neĥemja 9
Esperanto
1En la dudek-kvara tago de tiu monato kunvenis la Izraelidoj, fastante, en sakajxoj kaj kun tero sur la kapoj. 2Kaj la idaro de Izrael apartigis sin de cxiuj fremduloj, kaj starigxis, kaj faris konfeson pri siaj pekoj kaj pri la pekoj de siaj patroj. 3Kaj ili levigxis sur la loko, kie ili staris, kaj oni legis el la libro de instruo de la Eternulo, ilia Dio, dum kvarono de tago, kaj dum alia kvarono oni faris konfeson kaj adorklinigxon antaux la Eternulo, ilia Dio. 4Kaj sur la tribuno por la Levidoj starigxis Jesxua, Bani, Kadmiel, SXebanja, Buni, SXerebja, Bani, kaj Kenani, kaj ekvokis per lauxta vocxo al la Eternulo, ilia Dio.

5Kaj diris la Levidoj Jesxua, Kadmiel, Bani, HXasxabneja, SXerebja, Hodija, SXebanja, kaj Petahxja:Levigxu, benu la Eternulon, vian Dion, de eterne gxis eterne. Kaj oni benu Vian nomon, la majestan kaj plej altan super cxia beno kaj lauxdo.

6Vi, ho Eternulo, estas sola; Vi faris la cxielon, la cxielon de cxieloj, kaj gxian tutan armeon, la teron, kaj cxion, kio estas sur gxi, la marojn, kaj cxion, kio estas en ili; kaj Vi donas vivon al cxio, kaj la armeo de la cxielo adorklinigxas antaux Vi.

7Vi estas la Eternulo, la Dio, kiu elektis Abramon kaj elirigis lin el Ur la HXaldea kaj donis al li la nomon Abraham,

8kaj trovis lian koron fidela antaux Vi, kaj faris kun li interligon, por transdoni la landon de la Kanaanidoj, la HXetidoj, la Amoridoj, la Perizidoj, la Jebusidoj, kaj la Girgasxidoj, transdoni gxin al lia idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, cxar Vi estas justa.

9Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi auxdis ilian kriadon cxe la Rugxa Maro;

10kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super cxiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, cxar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraux ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia gxi estas gxis nun.

11Kaj Vi disfendis antaux ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi jxetis en la profundon, kiel sxtonon en potencan akvon.

12Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri.

13Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la cxielo, kaj donis al ili instrukciojn gxustajn, instruojn verajn, legxojn kaj ordonojn bonajn.

14Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, legxojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo.

15Kaj panon en la cxielo Vi donis al ili kontraux ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraux ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili.

16Sed ili kaj niaj patroj farigxis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn;

17ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindajxojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin.

18Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn,

19Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne forigxis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri;

20kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia busxo, kaj akvon Vi donis al ili kontraux ilia soifo.

21Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentauxgigxis, kaj iliaj piedoj ne sxvelis.

22Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin lauxparte; kaj ili ekposedis la landon de Sihxon, la landon de la regxo de HXesxbon, kaj la landon de Og, regxo de Basxan.

23Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la cxielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos gxin.

24Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaux ili la logxantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaux iliajn regxojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun cxi tiuj laux sia bontrovo.

25Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de cxio bona, putojn elhakitajn en sxtonoj, vinbergxardenojn kaj olivgxardenojn, kaj multajn mangxajxdonajn arbojn. Kaj ili mangxis, satigxis, grasigxis, kaj gxuis, dank� al Via granda boneco.

26Kaj ili farigxis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj jxetis Vian instruon malantaux sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn.

27Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj cxi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la cxielo auxdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj.

28Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaux Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi auxdis el la cxielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco.

29Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraux Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian sxultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis auxskulti.

30Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj.

31Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin, cxar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema.

32Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn regxojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la regxoj de Asirio gxis la nuna tago.

33Vi estas justa en cxio, kio trafis nin; cxar Vi agis laux la vero, kaj ni agis malpie.

34Kaj niaj regxoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis.

35En la tempo de sia regno, kaj cxe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj.

36Jen ni hodiaux estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni mangxu gxiajn fruktojn kaj gxian bonajxon, jen ni estas sklavoj sur gxi.

37Kaj gxiaj produktajxoj abunde iras al la regxoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laux sia placxo, kaj en granda mizero ni estas.

38En cxio cxi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.



Esperanto

Bible Hub

Nehemiah 8
Top of Page
Top of Page