La evangelio laŭ Mateo 9
Esperanto
1Kaj enirinte en sxipeton, li transiris, kaj venis en sian propran urbon.

2Kaj jen oni alportis al li paralizulon, kusxantan sur lito; kaj Jesuo, vidinte ilian fidon, diris al la paralizulo:Kuragxu, filo, viaj pekoj estas pardonitaj. 3Kaj jen iuj el la skribistoj diris en si:CXi tiu blasfemas. 4Kaj Jesuo, eksciante iliajn pensojn, diris:Kial vi pensas malbonon en viaj koroj? 5CXar kio estas pli facila, diri:Viaj pekoj estas pardonitaj; aux diri:Levigxu kaj piediru? 6Sed por ke vi sciu, ke la Filo de homo havas auxtoritaton sur la tero pardoni pekojn-tiam li diris al la paralizulo:Levigxu, prenu vian liton, kaj iru al via domo. 7Kaj li levigxis, kaj iris al sia domo. 8Kaj vidinte tion, la homamasoj timis, kaj gloris Dion, kiu donis tian auxtoritaton al homoj.

9Kaj Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan cxe la impostejo; kaj li diris al li:Sekvu min. Kaj li starigxis, kaj sekvis lin.

10Kaj dum li sidis cxe mangxo en la domo, jen multaj impostistoj kaj pekuloj venis kaj sidigxis tie kun Jesuo kaj liaj discxiploj. 11Kaj vidinte tion, la Fariseoj diris al liaj discxiploj:Kial via instruisto mangxas kun impostistoj kaj pekuloj? 12Kaj auxdinte tion, li diris:Ne la sanuloj bezonas kuraciston, sed la malsanuloj. 13Sed iru, kaj lernu, kion signifas cxi tio:Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon; cxar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn.

14Tiam alvenis al li la discxiploj de Johano, dirante:Kial ni kaj la Fariseoj fastas ofte, sed viaj discxiploj ne fastas? 15Kaj Jesuo diris al ili:CXu la filoj de la edzigxejo povas malgxoji, dum la fiancxo estas kun ili? Sed venos tagoj, kiam la fiancxo estos prenita for de ili, kaj tiam ili fastos. 16Kaj neniu alkudras flikajxon el nefulita drapo sur malnovan veston, cxar la plenigajxo forprenas de la vesto, kaj pli malbona sxirajxo farigxas. 17Ankaux oni ne enversxas novan vinon en malnovajn felsakojn; alie la felsakoj krevos, kaj la vino elfluos, kaj la felsakoj detruigxos; sed oni enversxas novan vinon en novajn felsakojn, kaj ambaux konservigxas.

18Dum li tion parolis al ili, jen unu estro, alveninte, adorklinigxis al li, dirante:Mia filino jxus mortis; sed venu kaj metu vian manon sur sxin, kaj sxi vivos. 19Kaj Jesuo levigxis, kaj sekvis lin, kaj ankaux liaj discxiploj.

20Kaj jen virino, kiu jam dek du jarojn havis sangofluon, venis malantaux lin kaj tusxis la randon de lia mantelo; 21cxar sxi diris en si:Se mi nur tusxos lian mantelon, mi estos sanigita. 22Kaj Jesuo, sin turninte kaj vidinte sxin, diris:Kuragxu, filino; via fido vin savis. Kaj en tiu sama horo la virino resanigxis.

23Kaj Jesuo, veninte en la domon de la estro kaj vidinte la flutistojn kaj la homamason bruantajn, 24diris:Foriru; cxar la knabineto ne mortis, sed dormas. Kaj ili mokridis lin. 25Sed kiam la homamaso estis elpelita, li eniris, kaj prenis sxian manon; kaj la knabineto levigxis. 26Kaj disiris tiu famo en tiun tutan regionon.

27Kaj kiam Jesuo foriris de tie, du blinduloj sekvis lin, kriante kaj dirante:Kompatu nin, ho filo de David. 28Kaj kiam li venis en la domon, la blinduloj alvenis al li, kaj Jesuo diris al ili:CXu vi kredas, ke mi povas fari cxi tion? Ili diris al li:Jes, Sinjoro. 29Tiam li tusxis iliajn okulojn, dirante:Estu al vi laux via fido. 30Kaj iliaj okuloj malfermigxis. Kaj Jesuo severe ordonis al ili:Gardu vin, ke neniu tion sciu. 31Sed elirinte, ili disvastigis lian famon en tiu tuta regiono.

32Kaj dum ili eliris, jen oni alportis al li mutan demonhavanton. 33Kaj kiam la demono estis elpelita, la mutulo parolis; kaj la homamasoj miris, dirante:Neniam tia afero estas vidita en Izrael. 34Sed la Fariseoj diris:Per la estro de la demonoj li elpelas demonojn.

35Kaj Jesuo trairis cxiujn urbojn kaj vilagxojn, instruante en iliaj sinagogoj, kaj predikante la evangelion de la regno, kaj sanigante cxian malsanon kaj cxian malfortajxon.

36Kaj vidante la homamasojn, li estis kortusxita pri ili, cxar ili estis mizerigitaj kaj disigitaj, kiel sxafoj ne havantaj pasxtiston. 37Tiam li diris al siaj discxiploj:La rikolto ja estas abunda, sed la laborantoj estas malmultaj. 38Petu do la Sinjoron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton.



Esperanto

Bible Hub

Matthew 8
Top of Page
Top of Page