La evangelio laŭ Luko 19
Esperanto
1Kaj li eniris en Jerihxon kaj gxin trapasis. 2Kaj jen viro, nomata Zakhxeo; kaj li estis cxefimpostisto, kaj li estis ricxa. 3Kaj li penis vidi Jesuon, kia homo li estas; kaj li ne povis pro la homamaso, cxar li estis malgranda je staturo. 4Kaj antauxkurinte antauxen, li supreniris sur sikomorarbon, por lin vidi; cxar li estis preterpasonta tie. 5Kaj kiam Jesuo venis al la loko, li suprenrigardis, kaj diris al li:Zakhxeo, rapide malsupreniru, cxar hodiaux mi devas logxi en via domo. 6Kaj li rapide malsupreniris, kaj akceptis lin gxoje. 7Kaj vidinte, cxiuj murmuris, dirante:CXe pekulo li eniris, por gasti. 8Kaj Zakhxeo, starante, diris al la Sinjoro:Jen duonon de miaj posedajxoj, Sinjoro, mi donacas al la malricxuloj; kaj se el iu mi maljuste eldevigis ion, mi redonas kvaroblon. 9Kaj Jesuo diris al li:Hodiaux venis savo al cxi tiu domo, cxar li ankaux estas filo de Abraham. 10CXar la Filo de homo venis, por sercxi kaj savi la perditajxon.

11Kaj kiam oni auxdis tion, li parolis ankoraux parabolon, cxar li estis proksime al Jerusalem, kaj oni supozis, ke la regno de Dio tuj aperos. 12Li do diris:Unu nobelo forvojagxis en malproksiman landon, por ricevi al si regnon, kaj reveni. 13Kaj vokinte al si dek siajn servistojn, li donis al ili dek min�ojn, kaj diris al ili:Negocadu, gxis mi revenos. 14Sed liaj regnanoj lin malamis, kaj sendis delegitaron post li, dirante:Ni ne volas, ke tiu viro regxu super ni. 15Kaj kiam li revenis, ricevinte la regnon, li ordonis voki al li tiujn servistojn, al kiuj li donis la monon, por ke li sciigxu, kiom ili gajnis per negocado. 16Kaj venis la unua, kaj diris:Sinjoro, via min�o produktis dek min�ojn. 17Kaj li diris al li:Bonege, bona servisto; cxar vi estis fidela en tre malgranda afero, havu auxtoritaton super dek urboj. 18Kaj venis la dua, kaj diris:Sinjoro, via min�o faris kvin min�ojn. 19Li diris ankaux al tiu:Vi ankaux estu super kvin urboj. 20Kaj alia venis, kaj diris:Sinjoro, jen via min�o, kiun mi konservis, flankemetitan en visxtuko; 21cxar mi vin timis, cxar vi estas homo severa; vi prenas tion, kion vi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion vi ne semis. 22Li diris al li:El via propra busxo mi vin jugxos, vi malbona servisto. Vi sciis, ke mi estas homo severa, kiu prenas tion, kion mi ne demetis, kaj rikoltas tion, kion mi ne semis; 23kial do vi ne donis mian monon en bankon, por ke, reveninte, mi postulu gxin kun procento? 24Kaj li diris al la apudstarantoj:Forprenu de li la min�on, kaj donu gxin al tiu, kiu havas la dek min�ojn. 25(Kaj ili diris al li:Sinjoro, li havas dek min�ojn.) 26Mi diras al vi, ke al cxiu, kiu havas, estos donite; kaj for de tiu, kiu ne havas, estos prenita ecx tio, kion li havas. 27Cetere tiujn miajn malamikojn, kiuj ne volis, ke mi regxu super ili, konduku cxi tien, kaj mortigu ilin antaux mi.

28Kaj tion dirinte, li ekiris antauxe, suprenirante al Jerusalem.

29Kaj kiam li alproksimigxis al Betfage kaj Betania, apud la monto nomata Olivarba, li sendis du el siaj discxiploj, 30dirante:Iru en la kontrauxan vilagxon, en kiu, enirante, vi trovos azenidon ligitan, sur kiu neniu iam ankoraux sidis; gxin malligu kaj alkonduku. 31Kaj se iu demandos al vi:Kial vi gxin malligas? parolu jene:La Sinjoro gxin bezonas. 32Kaj la senditoj foriris, kaj trovis, gxuste kiel li diris al ili. 33Kaj dum ili malligis la azenidon, gxiaj posedantoj diris al ili:Kial vi malligas la azenidon? 34Kaj ili diris:La Sinjoro gxin bezonas. 35Kaj ili alkondukis gxin al Jesuo; kaj jxetinte siajn vestojn sur la azenidon, ili sidigis Jesuon sur gxin. 36Kaj dum li iris, ili sternis siajn vestojn sur la vojo. 37Kaj kiam li jam alproksimigxis, malsuprenironte la deklivon de la monto Olivarba, la tuta amaso de la discxiploj komencis gxoji kaj lauxdi Dion per lauxta vocxo pro cxiuj potencajxoj, kiujn ili vidis;

38dirante:Estu benata la Regxo, kiu venas en la nomo de la Eternulo; paco en la cxielo kaj gloro en la supera alto.

39Kaj iuj Fariseoj el la homamaso diris al li:Majstro, admonu viajn discxiplojn. 40Kaj responde li diris:Mi diras al vi, ke se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios.

41Kaj kiam li alproksimigxis, li rigardis la urbon, kaj ploris pro gxi, 42dirante:Ho, se vi mem scius en cxi tiu tago la aferojn apartenantajn al paco! sed nun ili estas kasxitaj for de viaj okuloj. 43CXar venos sur vin tagoj, kiam viaj malamikoj cxirkauxbaros vin per palisaro, kaj ronde cxirkauxos vin, kaj cxiuflanke premos vin, 44kaj detruos gxis la tero vin, kaj viajn infanojn en vi, kaj ne lasos en vi sxtonon sur sxtono, pro tio, ke vi ne sciis la tempon de via vizitado.

45Kaj enirinte en la templon, li komencis elpeli la vendantojn, 46dirante al ili:Estas skribite:Mia domo estos domo de pregxo; sed vi faris gxin kaverno de rabistoj.

47Kaj li instruis tagon post tago en la templo. Sed la cxefpastroj kaj la skribistoj kaj la cxefoj de la popolo penadis lin pereigi, 48kaj ne trovis, kion fari, cxar la tuta popolo tre atente auxskultis lin.



Esperanto

Bible Hub

Luke 18
Top of Page
Top of Page