La evangelio laŭ Luko 14
Esperanto
1Kaj kiam li eniris en sabato en la domon de unu reganto de la Fariseoj, por mangxi panon, ili lin observis. 2Kaj jen antaux li estis unu hidropsulo. 3Kaj respondante, Jesuo parolis al la legxistoj kaj la Fariseoj, kaj diris:CXu estas permesate sanigi en sabato, aux ne? 4Sed ili silentis. Kaj li prenis lin kaj sanigis lin, kaj forliberigis lin. 5Kaj li diris al ili:Kiu el vi havos azenon aux bovon, falintan en puton, kaj ne tuj eltiros gxin en sabata tago? 6Kaj ili ne povis respondi al tio.

7Kaj li parolis parabolon al la invititoj, vidinte, kiel ili elektas la cxefajn sidlokojn; li diris al ili: 8Kiam vi estas invitita de iu al edzigxa festo, ne sidigxu en la cxefa loko, por ke ne okazu, ke iu, pli honorinda ol vi, estas de li invitita; 9kaj tiu, kiu invitis vin kaj lin, venos, kaj diros al vi:Cedu lokon al cxi tiu; kaj tiam vi komencos kun honto preni la lastan lokon. 10Sed kiam vi estas invitita, iru kaj sidigxu en la lasta loko; kaj tiel, kiam venos tiu, kiu vin invitis, li diros al vi:Amiko, iru pli alten; tiam vi havos honoron antaux cxiuj, kiuj sidas kun vi. 11CXar cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita, kaj kiu sin humiligas, tiu estos altigita.

12Kaj li diris al tiu, kiu lin invitis:Kiam vi faras tagmangxon aux vespermangxon, ne voku viajn amikojn, nek viajn fratojn, nek viajn parencojn, nek viajn ricxajn najbarojn, por ke ne okazu, ke ili ankaux invitos vin, kaj vi ricevos rekompencon. 13Sed kiam vi faras festenon, invitu malricxulojn, kriplulojn, lamulojn, blindulojn; 14kaj vi estos felicxa, cxar ili ne povas rekompenci vin, sed vi rekompencigxos en la relevigxo de la justuloj.

15Kaj auxdinte tion, unu el la kunsidantoj diris al li:Felicxa estas tiu, kiu mangxos panon en la regno de Dio.

16Sed li diris al li:Unu viro faris grandan vespermangxon, kaj invitis multajn; 17kaj en la horo de la festeno li elsendis sian serviston, por diri al la invititoj:Venu, cxar cxio estas jam preta. 18Kaj cxiuj tiel same komencis peti pri indulgo. La unua diris al li:Mi acxetis kampon, kaj mi nepre devas eliri, por gxin vidi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 19Alia diris:Mi acxetis kvin jugojn da bovoj, kaj mi iras, por ilin provi; mi petas, kalkulu al mi indulgon. 20Kaj alia diris:Mi edzigxis kun edzino, kaj tial mi ne povas veni. 21Kaj la servisto revenis, kaj rakontis tion al sia mastro. Tiam ekkoleris la mastro, kaj diris al sia servisto:Eliru rapide sur la stratojn kaj irejojn de la urbo, kaj alkonduku cxi tien la malricxulojn kaj kriplulojn kaj blindulojn kaj lamulojn. 22Kaj la servisto diris:Sinjoro, estas farita tio, kion vi ordonis, kaj ankoraux estas loko. 23Kaj la sinjoro diris al la servisto:Eliru sur la vojojn kaj kamplimojn, kaj devigu ilin enveni, por ke mia domo plenigxu. 24CXar mi diras al vi, ke neniu el tiuj viroj invititaj gustumos mian vespermangxon.

25Kaj grandaj homamasoj iris kun li, kaj li sin turnis, kaj diris al ili: 26Se iu venas al mi, kaj ne malamas sian patron kaj sian patrinon kaj sian edzinon kaj siajn infanojn kaj fratojn kaj fratinojn, kaj ecx ankaux sian vivon, li ne povas esti mia discxiplo. 27Kiu ne portas sian krucon kaj ne sekvas min, tiu ne povas esti mia discxiplo. 28CXar kiu el vi, dezirante konstrui turon, unue ne sidigxas, por kalkuli la koston, cxu li havas suficxe, por fini gxin? 29Por ke, kiam li metis la fundamenton kaj ne povas gxin fini, cxiuj vidantoj ne komencu moki lin, 30dirante:CXi tiu homo komencis konstrui, sed ne povis fini. 31Kaj kiu regxo, ekirante, por renkonti en batalo alian regxon, unue ne sidigxos, por konsiligxi, cxu li povas kun dek mil renkonti tiun, kiu venas kontraux li kun dudek mil? 32Aux alie, dum la alia estas tre malproksime, li alsendas ambasadorojn kaj demandas pri paco. 33Kiu do el vi ne forlasas cxiujn siajn posedajxojn, tiu ne povas esti mia discxiplo.

34Salo do estas bona, sed se ecx la salo sengustigxis, per kio gxi estos spicata? 35GXi tauxgas nek por la tero nek por sterkejo; oni gxin forjxetas. Kiu havas orelojn por auxdi, tiu auxdu.



Esperanto

Bible Hub

Luke 13
Top of Page
Top of Page