Moseo 3: Levidoj 24
Esperanto
1Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 2Ordonu al la Izraelidoj, ke ili alportadu al vi oleon olivan, puran, pistitan, por lumigado, por ke lucerno brulu cxiam. 3Ekster la kurteno de la atesto en la tabernaklo de kunveno Aaron gxin cxiam arangxadu de vespero gxis mateno antaux la Eternulo; tio estu eterna legxo en viaj generacioj. 4Sur la pure ora kandelabro li arangxadu la lumojn antaux la Eternulo cxiam.

5Kaj prenu delikatan farunon kaj baku el gxi dek du panojn; el du dekonoj de efo estu cxiu pano; 6kaj arangxu ilin en du vicoj, po ses en vico, sur la pure ora tablo antaux la Eternulo. 7Kaj metu sur cxiun vicon puran olibanon, kaj tio estos cxe la pano memorofero, fajrofero al la Eternulo. 8En cxiu tago sabata oni cxiam arangxu tion antaux la Eternulo; de la Izraelidoj gxi estu eterna interligo. 9Kaj gxi estu por Aaron kaj por liaj filoj, kaj ili mangxu gxin sur sankta loko, cxar tio estas plejsanktajxo por li el la fajroferoj de la Eternulo; tio estu eterna legxo.

10Kaj eliris iu filo de virino Izraelida kaj de viro Egipta inter la Izraelidojn, kaj en la tendaro la filo de la Izraelidino ekkverelis kun Izraelido; 11kaj la filo de la Izraelidino insultis la nomon de Dio kaj blasfemis; kaj oni venigis lin al Moseo. La nomo de lia patrino estis SXelomit, filino de Dibri el la tribo de Dan. 12Kaj oni metis lin en malliberejon, gxis oni ricevos precizan decidon de la Eternulo.

13Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 14Elirigu la blasfeminton ekster la tendaron; kaj cxiuj, kiuj auxdis, metu siajn manojn sur lian kapon, kaj la tuta komunumo mortigu lin per sxtonoj. 15Kaj al la Izraelidoj diru jene:CXiu, kiu blasfemos sian Dion, portos sian pekon. 16Kiu insultas la nomon de la Eternulo, tiu estu mortigita; per sxtonoj mortigu lin la tuta komunumo. CXu fremdulo, cxu indigxeno, se li blasfemos la nomon de la Eternulo, estu mortigita.

17Se iu mortigos iun homon, oni lin mortigu. 18Kiu mortigos bruton, tiu pagu pro gxi:beston pro besto. 19Se iu faris difekton al sia proksimulo, oni faru al li tiel, kiel li faris: 20rompon pro rompo, okulon pro okulo, denton pro dento; kian difekton li faris al homo, tian oni faru al li. 21Kaj kiu mortigis bruton, pagu pro gxi; sed kiu mortigis homon, estu mortigita. 22La sama jugxo estu cxe vi cxu por fremdulo, cxu por indigxeno; cxar Mi estas la Eternulo, via Dio. 23Kaj Moseo diris al la Izraelidoj, kaj oni elirigis la blasfeminton ekster la tendaron kaj mortigis lin per sxtonoj; kaj la Izraelidoj faris, kiel la Eternulo ordonis al Moseo.



Esperanto

Bible Hub

Leviticus 23
Top of Page
Top of Page