Juĝistoj 5
Esperanto
1Kaj ekkantis Debora, kaj Barak, filo de Abinoam, en tiu tago, jene:

2CXar la cxefoj gvidis en Izrael Kaj la popolo montris sin fervora, Benu la Eternulon.

3Auxskultu, ho regxoj; atentu, ho princoj: Mi al la Eternulo, mi kantas; Mi ludas al la Eternulo, Dio de Izrael.

4Ho Eternulo! kiam Vi eliris de Seir, Kiam Vi iris de la kampo de Edom, Tremis la tero, kaj la cxielo fluigis gutojn, Kaj la nuboj gutigis akvon.

5La montoj fluis antaux la Eternulo, Tiu Sinaj antaux la Eternulo, Dio de Izrael.

6En la tempo de SXamgar, filo de Anat, En la tempo de Jael, forlasitaj estis la vojoj, Kaj tiuj, kiuj devis iri sur la vojoj, iris laux flankaj vojetoj.

7Forestis jugxistoj en Izrael, forestis, GXis starigxis mi, Debora, GXis starigxis mi, patrino en Izrael.

8Oni elektis novajn diojn; Kaj tiam milito aperis antaux la pordego. CXu iu vidis sxildon aux lancon CXe la kvardek miloj de Izrael?

9Mia koro estas kun la estroj de Izrael, Kun la fervoruloj en la popolo; Benu la Eternulon.

10Vi, kiuj rajdas sur blankaj azeninoj, Vi, kiuj sidas sur tapisxoj, Kaj vi, kiuj iras sur la vojo, kantu!

11Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Izrael. Tiam eliris al la pordego la popolo de la Eternulo.

12Vekigxu, vekigxu, Debora, Vekigxu, vekigxu, kantu kanton; Levigxu, Barak, kaj konduku viajn kaptitojn, filo de Abinoam!

13Tiam eliris la restintoj el la fortuloj de la popolo; La Eternulo eliris kun mi inter la herooj.

14De Efraim venis tiuj, kiuj havas siajn radikojn en Amalek; Post vi venis Benjamen en via popolo; De Mahxir venis estroj, Kaj de Zebulun kondukantoj per princa bastono.

15Kaj princoj el Isahxar estis kun Debora, Kaj Isahxar, kiel Barak, kuris en la valon. CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.

16Kial vi sidas inter la barajxoj, Auxskultante la fajfadon cxe la brutaroj? CXe la torentoj de Ruben estas grandaj konsiligxoj.

17Gilead restis transe de Jordan; Kaj kial Dan sidas sur la sxipoj? Asxer sidas sur la bordo de la maro, Kaj logxas cxe siaj golfoj.

18Zebulun estas popolo, kiu riskis sian animon por la morto, Kaj Naftali sur la altajxoj de la kampo.

19Venis regxoj, ili batalis; Tiam batalis regxoj de Kanaan En Taanahx, cxe la akvo de Megido; Sed ili ricevis neniom da mono.

20El la cxielo oni batalis; La steloj de siaj vojoj batalis kontraux Sisera.

21La torento Kisxon forportis ilin, La torento antikva, la torento Kisxon. Piedpremu, mia animo, la fortulojn.

22Tiam frapis la hufoj de cxevaloj Pro la rapidega forkurado de fortuloj.

23Malbenu la urbon Meroz, diris angxelo de la Eternulo, Malbenu, malbenu gxiajn logxantojn; CXar ili ne venis kun helpo al la Eternulo, Kun helpo al la Eternulo inter la herooj.

24Benita estu inter la virinoj Jael, La edzino de la Kenido HXeber, Inter la virinoj en la tendo sxi estu benita.

25Akvon li petis, lakton sxi donis; En belega kaliko sxi alportis buteron.

26SXi etendis sian manon al najlo Kaj sian dekstran manon al martelo de laboristoj; Kaj sxi ekbatis Siseran, ekfrapis lian kapon, Kaj frakasis kaj traboris lian tempion.

27Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis kaj ekkusxis; Al sxiaj piedoj li klinigxis kaj falis; Kie li klinigxis, tie li falis pereinta.

28Tra la fenestro rigardas, kaj plorkrias tra la krado, la patrino de Sisera: Kial longe ne venas lia cxaro? Kial malfruigxas la radoj de liaj kalesxoj?

29La sagxaj el sxiaj sinjorinoj respondas al sxi, Kaj sxi mem al si respondas:

30Ili ja trovis kaj dividas militakiron; Po unu aux po du knabinoj por cxiu viro, Diverskolorajn vestojn por Sisera, Diverskolorajn vestojn broditajn, Ambauxflanke broditajn por la kolo.

31Tiel pereu cxiuj Viaj malamikoj, ho Eternulo! Sed Liaj amantoj estu kiel la levigxanta suno en sia potenco. Kaj la lando ripozis dum kvardek jaroj.



Esperanto

Bible Hub

Judges 4
Top of Page
Top of Page