Ijob 37
Esperanto
1Pri tio tremas mia koro Kaj saltas de sia loko.

2Auxskultu atente en la bruo Lian vocxon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia busxo.

3Sub la tutan cxielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.

4Post gxi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta vocxo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam auxdigxas Lia vocxo.

5Mirinde tondras Dio per Sia vocxo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.

6Al la negxo Li diras:Falu sur la teron; Ankaux al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.

7Sur la manon de cxiu homo Li metas sigelon, Por ke cxiuj homoj sciu Lian faron.

8La sovagxa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia logxejo.

9El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.

10De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo farigxas kvazaux fandajxo.

11La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo dissxutas Lian lumon.

12Li direktas ilin cxirkauxen, kien Li volas, Por ke ili plenumu cxion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:

13CXu por puno de ia lando, CXu por favorkorajxo Li ilin direktas.

14Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio.

15CXu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?

16CXu vi komprenas, cxe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?

17Kiamaniere viaj vestoj varmigxas, Kiam la tero kvietigxas de sude?

18CXu vi povas etendi kun Li la cxielon, Firman kiel fandita spegulo?

19Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.

20CXu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.

21Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la cxielo, Kiam la vento pasas kaj purigas gxin.

22De norde venas oro; CXirkaux Dio estas terura brilo.

23La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.

24Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la sagxuloj.



Esperanto

Bible Hub

Job 36
Top of Page
Top of Page