Ijob 35
Esperanto
1Elihu parolis plue, kaj diris:

2CXu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?

3CXar vi diras:Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?

4Mi respondos al vi, Kaj kune ankaux al viaj amikoj:

5Rigardu la cxielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.

6Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?

7Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aux kion Li prenas el via mano?

8Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.

9Pro multe da premado oni krias; Oni gxemas pro la brako de potenculoj.

10Sed oni ne diras:Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,

11Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la cxielo?

12Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj, Sed Li ne respondas.

13Tamen malvere estas, ke Dio ne auxdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.

14Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen jugxo cxe Li; Kaj vi atendu Lin.

15Sed cxar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon,

16Tial Ijob vante malfermis sian busxon Kaj tre multe parolas malprudente.



Esperanto

Bible Hub

Job 34
Top of Page
Top of Page