Ijob 20
Esperanto
1Ekparolis Cofar, la Naamano, kaj diris:

2Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas.

3Hontindan riprocxon mi auxdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.

4CXu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero,

5Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la gxojo de hipokritulo estas nur momenta?

6Se lia grandeco ecx atingus gxis la cxielo, Kaj lia kapo tusxus la nubon,

7Li tamen pereos por cxiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros:Kie li estas?

8Kiel songxo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.

9Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.

10Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havajxon.

11Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kusxigxos kune kun li en la polvo.

12Se la malbono estas dolcxa en lia busxo, Li kasxas gxin sub sia lango,

13Li flegas gxin kaj ne forlasas gxin, Kaj retenas gxin sur sia palato:

14Tiam lia mangxajxo renversigxos en liaj internajxoj, Farigxos galo de aspidoj interne de li.

15Li englutis havajxon, sed li gxin elvomos; El lia ventro Dio gxin elpelos.

16Venenon de aspidoj li sucxos; Lango de vipuro lin mortigos.

17Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.

18Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havajxo, li gxin fordonos kaj ne gxuos gxin.

19CXar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.

20CXar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.

21Nenion restigis lia mangxemeco; Tial lia bonstato ne estos longedauxra.

22Malgraux lia abundeco, li estos premata; CXiaspecaj suferoj trafos lin.

23Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.

24Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra.

25Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.

26Nenia mallumo povos kasxi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.

27La cxielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero levigxos kontraux lin.

28Malaperos la greno el lia domo, Dissxutita gxi estos en la tago de Lia kolero.

29Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredajxo destinita por li de Dio.



Esperanto

Bible Hub

Job 19
Top of Page
Top of Page