De Jakobo 2
Esperanto
1Miaj fratoj, ne kun personfavorado tenu la fidon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, la glora Sinjoro. 2CXar se en vian sinagogon envenas viro kun oraj ringoj, en bela vestaro, kaj envenas ankaux malricxulo en malpura vestaro; 3kaj vi respektas la bele vestitan homon, kaj diras:Sidigxu cxi tie en bona loko; kaj diras al la malricxulo:Staru tie, aux sidigxu sube apud mia piedbenketo; 4cxu vi ne diferencigas en vi mem, kaj farigxas jugxistoj malbone pensantaj? 5Auxskultu, miaj amataj fratoj; cxu Dio ne elektis la malricxulojn laux la mondo, por esti ricxaj rilate al fido, kaj heredantoj de la regno, kiun Li promesis al tiuj, kiuj Lin amas? 6Sed vi malhonoradis la malricxulon. CXu ne subpremas vin la ricxuloj, kaj mem trenas vin antaux la tribunalojn? 7CXu ili ne blasfemas la honorindan nomon, sur vin metitan?

8Tamen, se vi plenumas la regxan legxon laux la Skribo:Amu vian proksimulon kiel vin mem-vi faras bone; 9sed se vi favoras personojn, vi faras pekon, kulpigitaj de la legxo, kiel malobeintoj. 10CXar cxiu, kiu observas la tutan legxaron, sed falpusxigxas pri unu punkto, farigxis kulpa pri cxio. 11CXar Tiu, kiu diris:Ne adultu-diris ankaux:Ne mortigu. Se do vi ne adultas, sed mortigas, vi farigxis malobeinto kontraux la legxo. 12Tiel parolu, kaj tiel agu, kiel jugxotoj laux legxo de libereco. 13CXar al tiu, kiu ne kompatis, la jugxo estos senkompata; la kompato sin altigas super la jugxo.

14Kia estas la profito, miaj fratoj, se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn? cxu tiu fido povas lin savi? 15Se frato aux fratino estas nuda kaj sen cxiutaga mangxo, 16kaj iu el vi diras al ili:Iru en paco, estu varmaj kaj sataj; tamen vi ne donas al ili tion, kion la korpo bezonas, kia estas la profito? 17Tiel same fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.

18Kaj cetere iu diros:Vi havas fidon, kaj mi havas farojn; montru al mi vian fidon aparte de faroj, kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon. 19Vi ja kredas, ke Dio estas unu; vi faras bone; la demonoj ankaux kredas kaj tremas. 20Se cxu vi volas scii, ho vantulo, ke la fido sen faroj estas senfrukta? 21CXu nia patro Abraham ne pravigxis per faroj, oferinte sian filon Isaak sur la altaro? 22Vi vidas, ke la fido kunagis kun liaj faroj, kaj per faroj la fido perfektigxis; 23kaj plenumigxis la Skribo, kiu diras:Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto; kaj li estis nomita:amiko de Dio. 24Vi vidas, ke homo pravigxas per faroj, kaj ne sole per fido. 25Tiel same, cxu ankaux la malcxastistino Rahxab ne pravigxis per faroj, kiam sxi akceptis la senditojn kaj forsendis ilin per alia vojo? 26CXar kiel la korpo aparte de la spirito estas malviva, tiel ankaux fido aparte de faroj estas malviva.



Esperanto

Bible Hub

James 1
Top of Page
Top of Page