Ĥabakuk 3
Esperanto
1Pregxo de la profeto HXabakuk laux maniero de psalmoj.

2Ho Eternulo, mi auxdis la sciigon pri Vi, kaj mi ektimis. Ho Eternulo, vivigu Vian faritajxon en la mezo de la jaroj, Montru en la mezo de la jaroj, Ke ecx en kolero Vi memoras pri kompato.

3Dio venas de Teman, La Sanktulo de la monto Paran. Sela. Lia majesto kovras la cxielon, Kaj Lia gloro plenigas la teron.

4Lia brilo estas kiel hela lumo, Radioj iras el Lia mano, Kaj tie estas kasxita Lia potenco.

5Antaux Li iras pesto, Kaj fajro sekvas Liajn piedojn.

6Li starigxis, kaj ekmezuris la teron; Li ekrigardis, kaj tremigis la naciojn; Dissaltis eternaj montoj, Klinigxis eternaj montetoj, Kiam Li ekpasxis kiel en la tempo antikva.

7En mizera stato mi vidis la tendojn de Kusxan; Skuigxis la tapisxoj de la lando Midjan.

8CXu kontraux riveroj koleris la Eternulo? CXu kontraux la riveroj Vi ekflamigxis, Aux cxu kontraux la maro estis Via indigno, Ke Vi ekrajdis sur Viaj cxevaloj, Ekveturis sur Viaj venkaj cxaroj?

9Vi eltiris Vian pafarkon, Konforme al jxura promeso, kiun Vi donis al la triboj. Sela. Per riveroj Vi dividis la teron.

10Ektremis la montoj, kiam ili Vin vidis; La fluo de la akvo pasis, La abismo ekbruis, La altajxo levis siajn manojn.

11La suno kaj la luno haltis sur sia loko; Kun brilo iras Viaj sagoj, Kun fulmo Viaj lancoj.

12Kun kolero Vi pasxas sur la tero, Kun indigno Vi piedpremas naciojn.

13Vi elpasxis, por helpi al Via popolo, Por helpi al Via sanktoleito. Vi frakasas la supron de la domo de malpiulo, Nudigas la fundamenton gxis la kolo. Sela.

14Vi trapikis per liaj lancoj la kapojn de liaj tacxmentestroj, Kiam ili sin jxetis ventege, por dispeli min kun gxojo, Kvazaux englutante mizerulon kasxe.

15Vi pasxis kun Viaj cxevaloj tra la maro, Tra la sxlimo de granda akvo.

16Mi auxdis, kaj mia interno ekskuigxis; Pro la bruo ektremis miaj lipoj, Putro venis en miajn ostojn, kaj la loko sub mi eksxanceligxis; Dume mi devas esti trankvila en la tago de malfelicxo, Kiam sur mian popolon iras gxia atakanto.

17Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj:

18Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo.

19La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj.



Esperanto

Bible Hub

Habakkuk 2
Top of Page
Top of Page