Moseo 1: Genezo 8
Esperanto
1Kaj Dio rememoris Noan, kaj cxiujn bestojn kaj cxiujn brutojn, kiuj estis kun li en la arkeo; kaj Dio venigis venton sur la teron, kaj la akvo kvietigxis. 2Kaj fermigxis la fontoj de la abismo kaj la aperturoj de la cxielo, kaj cxesigxis la pluvo el la cxielo. 3Kaj iom post iom reforigxis la akvo de sur la tero, kaj la akvo komencis malmultigxi post la paso de cent kvindek tagoj. 4Kaj la arkeo haltis en la sepa monato, en la dek-sepa tago de la monato, sur la montoj Ararat. 5Kaj la akvo konstante malpliigxadis gxis la deka monato; en la unua tago de la deka monato montrigxis la suproj de la montoj.

6Kaj post kvardek tagoj Noa malfermis la fenestron de la arkeo, kiun li faris. 7Kaj li ellasis korvon, kaj gxi elflugis, forflugadis kaj revenadis, gxis forsekigxis la akvo sur la tero. 8Kaj li ellasis de si kolombon, por vidi, cxu jam malfortigxis la akvo sur la tero. 9Sed la kolombo ne trovis ripozejon por siaj piedoj, kaj gxi revenis al li en la arkeon, cxar akvo estis sur la suprajxo de la tuta tero. Kaj li etendis sian manon kaj prenis la kolombon kaj envenigis gxin al si en la arkeon. 10Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li denove ellasis la kolombon el la arkeo. 11Kaj revenis al li la kolombo en tempo vespera, kaj jen gxi havis en sia busxo desxiritan folion de olivarbo; kaj Noa konvinkigxis, ke la akvo malfortigxis sur la tero. 12Kaj li atendis ankoraux aliajn sep tagojn, kaj li ellasis la kolombon, kaj cxi tiu jam ne plu revenis al li.

13Kaj en la sescent-unua jaro, en la unua tago de la unua monato, forsekigxis la akvo sur la tero; kaj Noa malfermis la tegmenton de la arkeo, kaj li vidis, ke sekigxis la suprajxo de la tero. 14Kaj en la dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, la tero elsekigxis. 15Kaj Dio diris al Noa jene: 16Eliru el la arkeo, vi kaj via edzino kaj viaj filoj kaj la edzinoj de viaj filoj kune kun vi; 17cxiujn bestojn, kiuj estas kun vi, el cxiu karno, el la birdoj kaj brutoj, kaj el cxiuj rampajxoj, kiuj rampas sur la tero, elirigu kune kun vi; kaj ili movigxu sur la tero kaj fruktu kaj multigxu sur la tero. 18Kaj eliris Noa kaj liaj filoj kaj lia edzino kaj la edzinoj de liaj filoj kune kun li. 19CXiuj bestoj, cxiuj rampajxoj, kaj cxiuj birdoj, cxio, kio movigxas sur la tero, laux siaj familioj, eliris el la arkeo.

20Kaj Noa konstruis altaron al la Eternulo, kaj li prenis el cxiuj puraj brutoj kaj el cxiuj puraj birdoj kaj oferis bruloferojn sur la altaro. 21Kaj la Eternulo flaris la agrablan odoron, kaj la Eternulo diris en Sia koro: Mi ne plu malbenos la teron pro la homo, cxar la penso de la homa koro estas malbona jam de lia juneco; kaj Mi ne batos plu cxion vivantan, kiel Mi faris.

22De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne cxesigxos.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 7
Top of Page
Top of Page