Moseo 1: Genezo 34
Esperanto
1Dina, la filino de Lea, kiun sxi naskis al Jakob, eliris, por vidi la filinojn de la lando. 2Kaj vidis sxin SXehxem, filo de HXamor la HXivido, princo de la lando, kaj li prenis sxin kaj kusxis kun sxi kaj faris al sxi perfortajxon. 3Kaj algluigxis lia animo al Dina, la filino de Jakob, kaj li ekamis la junulinon kaj parolis al la koro de la junulino. 4Kaj SXehxem diris al sia patro HXamor jene: Prenu por mi cxi tiun knabinon kiel edzinon. 5Jakob auxdis, ke li senhonorigis lian filinon Dina; sed liaj filoj estis kun liaj brutoj sur la kampo, tial Jakob silentis gxis ilia veno. 6Kaj HXamor, la patro de SXehxem, eliris al Jakob, por paroli kun li. 7Sed la filoj de Jakob venis de la kampo. Kiam ili auxdis, la viroj cxagrenigxis kaj forte kolerigxis, ke li faris malnoblajxon en Izrael, kusxinte kun la filino de Jakob, kio ne devis esti farata.

8HXamor ekparolis al ili, dirante: SXehxem, mia filo, deziregas per sia animo vian filinon; donu sxin al li kiel edzinon. 9Kaj boparencigxu kun ni: viajn filinojn donu al ni, kaj niajn filinojn prenu al vi. 10Kaj logxu kun ni, kaj la lando estos antaux vi; logxu kaj faru negocojn kaj akiru posedajxojn en gxi. 11Kaj SXehxem diris al sxia patro kaj al sxiaj fratoj: Estu favoraj al mi; kaj kion vi diros al mi, mi donos. 12Postulu de mi tre grandan doton kaj donacojn, kaj mi donos, kion vi diros al mi; nur donu al mi la junulinon kiel edzinon.

13Kaj la filoj de Jakob respondis al SXehxem kaj al lia patro HXamor ruze, kaj parolis tiel pro tio, ke li senhonorigis ilian fratinon Dina; 14kaj ili diris al ili: Ni ne povas fari tion kaj doni nian fratinon al viro, kiu ne estas cirkumcidita; cxar tio estus por ni hontindajxo. 15Nur tiam ni donos al vi nian konsenton, se vi estos kiel ni kaj cirkumcidos cxe vi cxiun virseksulon. 16Tiam ni donos niajn filinojn al vi kaj viajn filinojn ni prenos al ni, kaj ni logxos kun vi, kaj ni estos unu popolo. 17Sed se vi ne konsentos lasi cirkumcidi vin, tiam ni prenos nian filinon kaj foriros.

18Ilia parolo placxis al HXamor, kaj al SXehxem, la filo de HXamor. 19Kaj la junulo ne prokrastis fari la aferon, cxar li deziris la filinon de Jakob; kaj li estis la plej honorata inter cxiuj domanoj de sia patro. 20Kaj HXamor kaj lia filo SXehxem venis al la pordego de sia urbo, kaj ekparolis al la logxantoj de sia urbo, dirante: 21Tiuj homoj estas pacaj kun ni; tial ili logxu en la lando kaj faru en gxi negocojn; la lando estas ja grandspaca por ili. Iliajn filinojn ni prenu al ni kiel edzinojn, kaj niajn filinojn ni donu al ili. 22Sed nur en tia okazo tiuj homoj konsentas logxi kun ni kaj esti unu popolo, se ni cirkumcidos cxe ni cxiun virseksulon, kiel ili estas cirkumciditaj. 23Ilia akiritajxo kaj havajxo kaj cxiuj iliaj brutoj farigxos ja niaj, se ni nur donos al ili nian konsenton kaj ili logxos kun ni. 24Kaj obeis al HXamor kaj al lia filo SXehxem cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo; kaj cirkumcidigxis cxiuj virseksuloj, cxiuj elirantaj el la pordego de lia urbo.

25En la tria tago, kiam ili estis malsanaj, du filoj de Jakob, Simeon kaj Levi, fratoj de Dina, prenis cxiu sian glavon kaj venis sentime en la urbon kaj mortigis cxiujn virseksulojn. 26Kaj HXamoron kaj lian filon SXehxem ili mortigis per glavo, kaj prenis Dinan el la domo de SXehxem kaj eliris. 27La filoj de Jakob venis al la mortigitoj, kaj prirabis la urbon pro tio, ke ili senhonorigis ilian fratinon. 28Iliajn sxafojn kaj iliajn bovojn kaj iliajn azenojn, kaj cxion, kio estis en la urbo, kaj tion, kio estis sur la kampo, ili prenis. 29Kaj ilian tutan ricxon kaj cxiujn iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn ili malliberigis, kaj rabis cxion, kio estis en la domoj. 30Tiam Jakob diris al Simeon kaj al Levi: Vi afliktis min kaj faris min malaminda por la logxantoj de la lando, por la Kanaanidoj kaj Perizidoj. Mi havas ja malmulte da homoj; kiam ili kolektigxos kontraux mi kaj venkobatos min, tiam estos ekstermita mi kaj mia domo. 31Sed ili diris: CXu estas permesite agi kun nia fratino kiel kun publikulino?



Esperanto

Bible Hub

Genesis 33
Top of Page
Top of Page