Moseo 1: Genezo 25
Esperanto
1Kaj Abraham prenis alian edzinon, kiu estis nomata Ketura. 2Kaj sxi naskis al li Zimranon kaj Joksxanon kaj Medanon kaj Midjanon kaj Jisxbakon kaj SXuahxon. 3Kaj de Joksxan naskigxis SXeba kaj Dedan. Kaj la filoj de Dedan estis la Asxuridoj, Letusxidoj, kaj Leumidoj. 4Kaj la filoj de Midjan estis Efa kaj Efer kaj HXanohx kaj Abida kaj Eldaa. CXiuj cxi tiuj estis la filoj de Ketura. 5Kaj Abraham fordonis cxion, kion li havis, al Isaak. 6Kaj al la filoj de siaj kromvirinoj Abraham donis donacojn, kaj foririgis ilin de sia filo Isaak, ankoraux dum sia vivo, orienten, en landon orientan.

7Kaj la nombro de la jaroj de vivo de Abraham, kiujn li travivis, estis cent sepdek kvin jaroj. 8Kaj Abraham konsumigxis kaj mortis en bona maljuneco, profundagxa kaj sata de vivo, kaj li alkolektigxis al sia popolo. 9Kaj enterigis lin liaj filoj Isaak kaj Isxmael en la duobla kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre, sur la kampo de Efron, filo de Cohxar, la HXetido. 10Sur la kampo, kiun acxetis Abraham de la filoj de HXet, tie estas enterigitaj Abraham kaj lia edzino Sara. 11Kaj post la morto de Abraham Dio benis lian filon Isaak. Kaj Isaak logxis cxe la puto de la Vivanto-Vidanto.

12Kaj jen estas la generaciaro de Isxmael, filo de Abraham, kiun Hagar, la Egiptino, sklavino de Sara, naskis al Abraham; 13kaj jen estas la nomoj de la filoj de Isxmael, laux iliaj nomoj kaj generacioj: Nebajot, la unuenaskita de Isxmael, kaj Kedar kaj Adbeel kaj Mibsam 14kaj Misxma kaj Duma kaj Masa, 15HXadad kaj Tema, Jetur, Nafisx, kaj Kedma. 16Tio estas la filoj de Isxmael, kaj tio estas iliaj nomoj en iliaj vilagxoj kaj tendaroj, dek du princoj super siaj gentoj. 17Kaj la dauxro de la vivo de Isxmael estis cent tridek sep jaroj; kaj li konsumigxis kaj mortis kaj alkolektigxis al sia popolo. 18Kaj ili logxis de HXavila gxis SXur, kiu estas antaux Egiptujo, sur la vojo al Asirio. Antaux cxiuj siaj fratoj li logxis.

19Kaj jen estas la generaciaro de Isaak, filo de Abraham: de Abraham naskigxis Isaak. 20Kaj Isaak havis la agxon de kvardek jaroj, kiam li prenis kiel edzinon Rebekan, filinon de Betuel la Siriano, el Mezopotamio, fratinon de Laban la Siriano. 21Kaj Isaak pregxis al la Eternulo pri sia edzino, cxar sxi estis senfrukta; kaj la Eternulo cedis al lia pregxo, kaj lia edzino Rebeka gravedigxis. 22Kaj la infanoj interpusxigxis en sxia interno, kaj sxi diris: Se estas tiel, por kio do mi gravedigxis? Kaj sxi iris, por demandi la Eternulon.

23Kaj la Eternulo diris al sxi: Du popoloj estas en via ventro, Kaj du gentoj disapartigxos el via interno; Kaj unu popolo estos pli forta ol la dua, Kaj la pli granda servos la malpli grandan.

24Kaj kiam venis la tempo, ke sxi nasku, tiam montrigxis, ke gxemeloj estas en sxia ventro. 25Kaj la unua eliris rugxa, li estis tuta kiel harkovrita felo; kaj oni donis al li la nomon Esav. 26Kaj poste eliris lia frato, tenante per la mano la kalkanon de Esav; kaj oni donis al li la nomon Jakob. Kaj Isaak havis la agxon de sesdek jaroj, kiam ili naskigxis.

27Kaj la knaboj grandigxis; kaj Esav farigxis lerta cxasisto, kampisto, kaj Jakob farigxis homo kvieta, sidanta en la tendo. 28Kaj Isaak amis Esavon, cxar li mangxadis lian cxasajxon; sed Rebeka amis Jakobon. 29Kaj Jakob kuiris kuirajxon; kaj Esav venis de la kampo kaj estis laca. 30Kaj Esav diris al Jakob: Donu al mi mangxi de cxi tiu rugxa kuirajxo, cxar mi estas laca. Tial oni donis al li la nomon Edom. 31Kaj Jakob diris: Vendu al mi hodiaux vian unuenaskitecon. 32Kaj Esav diris: Jen mi tuj mortos; por kio do mi bezonas la unuenaskitecon? 33Kaj Jakob diris: JXuru al mi hodiaux; kaj tiu jxuris al li kaj vendis sian unuenaskitecon al Jakob. 34Kaj Jakob donis al Esav panon kaj kuirajxon el lentoj, kaj li mangxis kaj trinkis, kaj levigxis kaj foriris. Kaj Esav malsxatis la unuenaskitecon.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 24
Top of Page
Top of Page