Moseo 1: Genezo 14
Esperanto
1Kaj estis en la tempo de Amrafel, regxo de SXinar, Arjohx, regxo de Elasar, Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim; 2ili faris militon kontraux Bera, regxo de Sodom, kaj Birsxa, regxo de Gomora, SXinab, regxo de Adma, kaj SXemeber, regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar. 3CXiuj cxi tiuj kunvenis en la valo Sidim, kiu nun estas la Sala Maro. 4Dek du jarojn ili servis al Kedorlaomer, kaj en la dek-tria ili ribeligxis. 5Kaj en la dek-kvara jaro venis Kedorlaomer, kaj la regxoj, kiuj estis kun li, kaj ili venkobatis la Rafaidojn en Asxterot-Karnaim, kaj la Zuzidojn en Ham, kaj la Emidojn en SXave-Kirjataim, 6kaj la HXoridojn sur ilia monto Seir gxis El-Paran, kiu estas cxe la dezerto. 7Kaj ili reiris kaj venis al En-Misxpat, kiu estas Kadesx, kaj venkobatis la tutan kampon de la Amalekidoj, kaj ankaux la Amoridojn, kiuj logxis en HXacacon-Tamar. 8Kaj eliris la regxo de Sodom kaj la regxo de Gomora kaj la regxo de Adma kaj la regxo de Ceboim, kaj la regxo de Bela, kiu estas Coar, kaj komencis batalon kontraux ili en la valo Sidim, 9kontraux Kedorlaomer, regxo de Elam, kaj Tidal, regxo de Gojim, kaj Amrafel, regxo de SXinar, kaj Arjohx, regxo de Elasar; kvar regxoj kontraux kvin. 10Kaj en la valo Sidim estis multe da bitumaj kavoj; kaj la regxoj de Sodom kaj Gomora forkuris kaj falis tien, kaj la restintoj kuris sur la monton. 11Kaj ili prenis la tutan havon de Sodom kaj Gomora kaj ilian tutan mangxeblajxon, kaj foriris. 12Ili prenis Loton, la nevon de Abram, kaj lian havon, cxar li logxis en Sodom, kaj ili foriris.

13Kaj venis forsavigxinto kaj diris al Abram la Hebreo, kiu logxis en la arbareto de Mamre la Amorido, frato de Esxkol kaj frato de Aner, kiuj estis en interligo kun Abram. 14Kaj Abram auxdis, ke lia frato estas kaptita, kaj li elkondukis siajn ekzercitojn, naskitajn en lia domo, tricent dek ok, kaj persekutis gxis Dan. 15Kaj li dividis sin kontraux ili en la nokto, li kaj liaj domanoj, kaj venkobatis ilin, kaj persekutis ilin gxis HXoba, kiu estas maldekstre de Damasko. 16Kaj li revenigis la tutan havon, kaj ankaux sian fraton Lot kaj lian havon li revenigis, kaj ankaux la virinojn kaj la popolon.

17Kaj la regxo de Sodom eliris al li renkonte, kiam li revenis, venkinte Kedorlaomeron kaj la regxojn, kiuj estis kun li, en la valon SXave, kiu estas Valo de la Regxo. 18Kaj Melkicedek, regxo de Salem, elportis panon kaj vinon. Li estis pastro de Dio Plejsupra.

19Kaj li benis lin kaj diris: Benata estu Abram de Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero;

20kaj benata estu Dio Plejsupra, kiu transdonis viajn malamikojn en viajn manojn. Kaj Abram donis al li dekonajxon el cxio.

21Kaj la regxo de Sodom diris al Abram: Donu al mi la homojn, kaj la havon prenu al vi. 22Kaj Abram diris al la regxo de Sodom: Mi levas mian manon al la Eternulo, Dio Plejsupra, la Kreinto de la cxielo kaj la tero, 23ke ecx fadenon aux rimenon de sxuo mi ne prenos el cxio, kio apartenas al vi, por ke vi ne diru: Mi ricxigis Abramon; 24escepto estos nur tio, kion mangxis la junuloj, kaj la parto de la homoj, kiuj iris kun mi: Aner, Esxkol, kaj Mamre; ili prenu sian parton.



Esperanto

Bible Hub

Genesis 13
Top of Page
Top of Page