Moseo 2: Eliro 35
Esperanto
1Kaj Moseo kunvenigis la tutan komunumon de la Izraelidoj, kaj diris al ili:Jen kion la Eternulo ordonis al vi fari:

2Dum ses tagoj faru laboron, sed la sepa tago estu por vi sankta, sabato de ripozo al la Eternulo; cxiu, kiu faros en gxi laboron, estu mortigita. 3Ne bruligu fajron en cxiuj viaj logxejoj en la tago sabata.

4Kaj Moseo ekparolis al la tuta komunumo de la Izraelidoj, dirante:Jen kion ordonis la Eternulo: 5Prenu inter vi oferdonon por la Eternulo:cxiu memvole alportu la oferdonon por la Eternulo:oron kaj argxenton kaj kupron, 6kaj bluan teksajxon kaj purpuran kaj rugxan, kaj bisinon kaj kapran lanon, 7kaj virsxafajn felojn rugxe kolorigitajn, kaj antilopajn felojn, kaj akacian lignon, 8kaj oleon por lumigado, kaj aromajxojn por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj, 9kaj sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo.

10Kaj cxiu el vi, kiu estas kompetentulo, venu kaj faru cxion, kion ordonis la Eternulo: 11la tabernaklon kaj gxian tendon kaj gxian kovron, gxiajn hoketojn kaj gxiajn tabulojn, gxiajn riglilojn, gxiajn kolonojn kaj gxiajn bazojn; 12la keston kaj gxiajn stangojn, la fermoplaton kaj la kurtenon; 13la tablon kaj gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn kaj la panojn de propono; 14kaj la kandelabron por lumigi kaj gxiajn apartenajxojn kaj gxiajn lucernojn kaj la oleon por lumigi; 15kaj la altaron de incensado kaj gxiajn stangojn kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la pordan kovrotukon antaux la pordo de la tabernaklo; 16la altaron de bruloferoj kaj gxian kupran kradon, gxiajn stangojn kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn, la lavujon kaj gxian piedestalon; 17la kurtenojn de la korto, gxiajn kolonojn kaj bazojn kaj la kovrotukon de la pordego de la korto; 18la najlojn de la tabernaklo kaj la najlojn de la korto kaj iliajn sxnurojn; 19la oficajn vestojn por servado en la sanktejo, la sanktajn vestojn por la pastro Aaron kaj la pastrajn vestojn de liaj filoj.

20Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj eliris de antaux Moseo. 21Kaj venis cxiuj homoj, kiujn tiris la koro; kaj cxiu, kiun inklinigis lia spirito, alportis la oferdonon por la Eternulo, por la arangxo de la tabernaklo de kunveno kaj por gxia tuta servado kaj por la sanktaj vestoj. 22Kaj venis la viroj kaj la virinoj; cxiuj, kiujn inklinigis la koro, alportis bukojn kaj orelringojn kaj ringojn kaj kolringojn, diversajn orajn objektojn; kaj cxiu alportis oran oferdonon al la Eternulo. 23Kaj cxiu, cxe kiu trovigxis blua teksajxo, aux purpura, aux rugxa, aux bisino, aux kapra lano, aux sxafaj feloj rugxaj, aux antilopaj feloj, alportis. 24CXiu, kiu oferis argxenton aux kupron, alportis la oferdonon por la Eternulo; kaj cxiu, cxe kiu trovigxis akacia ligno por cxia bezono de la servado, alportis gxin. 25Kaj cxiu virino, kiu havis ian kompetentecon, sxpinis kaj alportis sxpinitan lanon bluan kaj purpuran kaj rugxan kaj bisinon. 26Kaj cxiuj virinoj, kiuj havis deziron kaj kompetentecon, sxpinis kapran lanon. 27Kaj la princoj alportis sxtonojn oniksajn kaj sxtonojn enkadrigeblajn por la efodo kaj por la surbrustajxo, 28kaj la aromajxon kaj la oleon por lumigi kaj por la sankta oleo kaj por la bonodoraj incensoj. 29CXiu viro kaj virino el la Izraelidoj, kiujn inklinigis ilia koro alporti por cxia laboro, kiun la Eternulo per Moseo ordonis fari, alportis oferon al la Eternulo.

30Kaj Moseo diris al la Izraelidoj:Jen, la Eternulo vokis per la nomo Becalelon, filon de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda; 31kaj Li plenigis lin per Dia spirito, per sagxo kaj prudento, kaj scio kaj per cxia arto, 32por pripensi ideojn, por labori el oro kaj el argxento kaj el kupro, 33kaj por cxizi sxtonojn por enkadrigo, kaj por cxizi lignon, por fari cxian artistan laboron. 34Kaj Li donis al li la kapablon instrui, al li kaj al Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan. 35Li plenigis ilin per kompetenteco por farado de cxia majstra laboro, por cxia talenta brodado sur teksajxo blua kaj purpura kaj rugxa kaj sur bisino, por teksado de cxia laborajxo kaj pripensado de ideoj.



Esperanto

Bible Hub

Exodus 34
Top of Page
Top of Page