Moseo 2: Eliro 24
Esperanto
1Kaj al Moseo Li diris:Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime. 2Kaj Moseo sola alproksimigxu al la Eternulo; sed ili ne alproksimigxu, kaj la popolo ne supreniru kun li.

3Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros. 4Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael. 5Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj bucxis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn. 6Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron. 7Kaj li prenis la libron de la interligo kaj lauxtlegis gxin al la popolo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos. 8Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri cxiuj tiuj vortoj.

9Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael. 10Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritajxo el brilanta safiro, kaj kiel la cxielo mem, kiam gxi estas klara. 11Li ne etendis Sian manon kontraux la cxefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj mangxis kaj trinkis.

12Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi sxtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin. 13Kaj levigxis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio. 14Kaj al la cxefoj li diris:Restu cxi tie, gxis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj HXur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili. 15Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton. 16Kaj la majesto de la Eternulo logxis sur la monto Sinaj, kaj la nubo gxin kovris dum ses tagoj; kaj Li vokis Moseon en la sepa tago el interne de la nubo. 17Kaj la aspekto de la majesto de la Eternulo estis kiel fajro flamanta sur la supro de la monto antaux la okuloj de la Izraelidoj. 18Kaj Moseo eniris en la mezon de la nubo, kaj supreniris sur la monton; kaj Moseo estis sur la monto dum kvardek tagoj kaj kvardek noktoj.



Esperanto

Bible Hub

Exodus 23
Top of Page
Top of Page