Moseo 2: Eliro 2
Esperanto
1Kaj iris unu homo el la domo de Levi kaj prenis edzinon Leviidinon. 2Kaj la virino gravedigxis, kaj naskis filon; kaj sxi vidis, ke li estas bela, kaj sxi kasxis lin dum tri monatoj. 3Sed sxi ne povis plu kasxi lin, tial sxi prenis por li keston el kanoj kaj cxirkauxsxmiris gxin per asfalto kaj pecxo, kaj metis tien la infanon kaj metis gxin inter la kanojn sur la bordo de la Rivero. 4Kaj lia fratino starigxis malproksime, por sciigxi, kio farigxos kun li.

5Kaj la filino de Faraono malsupreniris, por lavi sin en la Rivero, kaj sxiaj servantinoj iradis sur la bordo de la Rivero. SXi ekvidis la keston meze de la kanoj, kaj sxi sendis sian sklavinon, ke sxi gxin prenu. 6SXi malfermis, kaj ekvidis la infanon; gxi estis knabeto, kiu ploris. Kaj sxi kompatis lin, kaj diris:GXi estas el la Hebreaj infanoj. 7Tiam lia fratino diris al la filino de Faraono:CXu mi iru kaj voku al vi virinon nutrantinon el la Hebreinoj, ke sxi nutru por vi la infanon? 8Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Iru. Kaj la knabino iris kaj vokis la patrinon de la infano. 9Kaj la filino de Faraono diris al sxi:Prenu cxi tiun infanon kaj nutru gxin por mi, kaj mi pagos al vi. Kaj la virino prenis la infanon kaj nutris gxin. 10Kiam la infano grandigxis, sxi alportis lin al la filino de Faraono, kaj li farigxis filo por sxi, kaj sxi donis al li la nomon Moseo, dirante:El la akvo mi lin eltiris.

11En la tempo, kiam Moseo estis jam granda, li eliris al siaj fratoj kaj vidis iliajn malfacilajn laborojn; kaj li vidis, ke Egipto batas iun Hebreon el liaj fratoj. 12Tiam li turnis sin unuflanken kaj aliflanken, kaj vidinte, ke estas neniu, mortigis la Egipton kaj kasxis lin en la sablo. 13Kaj li eliris en la sekvanta tago, kaj vidis, ke du Hebreoj malpacas. Kaj li diris al la ofendanto:Kial vi batas vian proksimulon? 14Kaj tiu diris:Kiu faris vin estro kaj jugxanto super ni? cxu vi intencas mortigi min, kiel vi mortigis la Egipton? Tiam Moseo ektimis, kaj diris:Videble la afero farigxis sciata.

15Kaj Faraono auxdis pri tiu afero kaj deziris mortigi Moseon. Sed Moseo forkuris de Faraono kaj eklogxis en la lando Midjana, kaj li logxis apud puto.

16La pastro Midjana havis sep filinojn. Kaj ili venis kaj cxerpis akvon kaj plenigis la trogojn, por trinkigi la sxafojn de sia patro. 17Sed venis la pasxtistoj kaj forpelis ilin. Tiam Moseo levigxis kaj helpis ilin kaj trinkigis iliajn sxafojn. 18Kiam ili venis al sia patro Reuel, li diris:Kial vi tiel baldaux venis hodiaux? 19Kaj ili diris:Iu Egipto savis nin el la manoj de la pasxtistoj, kaj li ecx cxerpis por ni kaj trinkigis la sxafojn. 20Tiam li diris al siaj filinoj:Kie do li estas? kial vi forlasis tiun homon? voku lin, ke li mangxu panon. 21Kaj Moseo konsentis logxi cxe tiu homo; kaj tiu donis sian filinon Cipora al Moseo. 22Kaj sxi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Gersxom, cxar li diris:Fremdulo mi estis en lando fremda.

23Post longa tempo mortis la regxo de Egiptujo. Kaj la Izraelidoj gxemis pro la laboroj kaj kriis, kaj ilia kriado pro la laboroj venis supren al Dio. 24Kaj Dio auxdis ilian gxemadon, kaj Dio rememoris Sian interligon kun Abraham, Isaak, kaj Jakob. 25Kaj Dio rigardis la Izraelidojn, kaj Dio rememoris ilin.



Esperanto

Bible Hub

Exodus 1
Top of Page
Top of Page