Moseo 2: Eliro 16
Esperanto
1Ili elmovigxis el Elim, kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj venis en la dezerton Sin, kiu trovigxas inter Elim kaj Sinaj, en la dek-kvina tago de la dua monato, post sia eliro el la lando Egipta. 2Kaj la tuta komunumo de la Izraelidoj ekmurmuris kontraux Moseo kaj Aaron en la dezerto. 3Kaj la Izraelidoj diris al ili:Ho, ni dezirus morti per la mano de la Eternulo en la lando Egipta, sidante super la potoj kun viando, mangxante panon gxissate! vi elkondukis nin en cxi tiun dezerton, por mortigi cxi tiun tutan komunumon per malsato.

4Tiam la Eternulo diris al Moseo:Jen Mi pluvigos por vi panon el la cxielo; kaj la popolo eliru kaj kolektu cxiutage tiom, kiom gxi bezonas por la tago, por ke Mi esploru gxin, cxu gxi sekvos Mian legxon aux ne. 5Sed en la sesa tago ili preparu tion, kion ili devas enporti, kaj tiam estos duobla porcio kompare kun tio, kion ili kolektas cxiutage. 6Kaj Moseo kaj Aaron diris al cxiuj Izraelidoj:Vespere vi sciigxos, ke la Eternulo elkondukis vin el la lando Egipta. 7Kaj matene vi vidos la gloron de la Eternulo; cxar Li auxdis vian murmuradon kontraux la Eternulo. Sed kio estas ni, ke vi murmuras kontraux ni?

8Kaj Moseo diris:La Eternulo donos al vi vespere viandon por mangxi kaj matene panon por satigxi; cxar la Eternulo auxdis vian murmuradon, kiun vi murmuris kontraux Li. Sed ni, kio ni estas? ne kontraux ni estas via murmurado, sed kontraux la Eternulo.

9Kaj Moseo diris al Aaron:Diru al la tuta komunumo de la Izraelidoj:Alproksimigxu antaux la Eternulon, cxar Li auxdis vian murmuradon. 10Kaj dum Aaron estis parolanta al la tuta komunumo de la Izraelidoj, ili turnigxis al la dezerto, kaj jen la gloro de la Eternulo aperis en nubo. 11Kaj la Eternulo parolis al Moseo, dirante: 12Mi auxdis la murmuradon de la Izraelidoj; diru al ili jenon:En la komenco de la vespero vi mangxos viandon, kaj matene vi satigxos per pano, kaj vi sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, via Dio.

13Kiam venis la vespero, alflugis koturnoj kaj kovris la tendaron, kaj matene estis tavolo da roso cxirkaux la tendaro. 14Kiam la tavolo da roso forlevigxis, tiam montrigxis, ke sur la suprajxo de la dezerto kusxas io delikata, sensxela, delikata kiel prujno sur la tero. 15Kiam la Izraelidoj ekvidis, ili diris unuj al la aliaj:Kio gxi estas? cxar ili ne sciis, kio gxi estas. Kaj Moseo diris al ili:GXi estas la pano, kiun la Eternulo donis al vi por mangxi. 16Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Kolektu gxin cxiu en tia kvanto, kiom li bezonas por mangxi; prenu po unu omero por cxiu kapo, laux la nombro de viaj animoj, kiujn cxiu havas en sia tendo. 17Kaj tiel faris la Izraelidoj, kaj ili kolektis, unu pli, alia malpli. 18Kaj oni mezuris per omero; kaj kiu kolektis pli, ne havis superflue, kaj kiu kolektis malpli, ne havis mankon; cxiu kolektis tiom, kiom li povis mangxi. 19Kaj Moseo diris al ili:Neniu restigu iom el gxi gxis la mateno. 20Sed ili ne obeis Moseon, kaj kelkaj restigis iom el gxi gxis la mateno; kaj aperis en gxi vermoj, kaj gxi malbonodorigxis; kaj Moseo ekkoleris ilin. 21Ili kolektadis gxin cxiumatene, cxiu tiom, kiom li bezonis por mangxi; kaj kiam la suno farigxis pli varma, tio fandigxadis.

22Kiam venis la sesa tago, ili kolektis duoble da pano, po du omeroj por cxiu; kaj cxiuj cxefoj de la komunumo venis kaj diris tion al Moseo. 23Kaj li diris al ili:Jen estas, kion diris la Eternulo:ripozo de sankta sabato de la Eternulo estas morgaux; kion vi estas bakontaj, baku, kaj kion vi estas kuirontaj, kuiru; sed cxion superfluan formetu, por ke gxi estu konservata gxis la mateno. 24Kaj ili formetis gxin gxis la mateno, kiel ordonis Moseo, kaj gxi ne malbonodorigxis, kaj vermoj ne aperis en gxi. 25Kaj Moseo diris:Mangxu gxin hodiaux, cxar hodiaux estas sabato de la Eternulo; hodiaux vi ne trovos gxin sur la kampo. 26Dum ses tagoj kolektu gxin, sed la sepa tago estas sabato, en tiu tago gxi ne trovigxos.

27En la sepa tago eliris kelkaj el la popolo, por kolekti, sed ili ne trovis. 28Kaj la Eternulo diris al Moseo:GXis kiam vi rifuzos observi Miajn ordonojn kaj Mian instruon? 29Rigardu, la Eternulo donis al vi la sabaton, tial Li donas al vi en la sesa tago panon por du tagoj; restu cxiu hejme, neniu eliru for de sia loko en la sepa tago. 30Kaj la popolo ripozis en la sepa tago.

31Kaj la domo de Izrael donis al gxi la nomon manao; gxi estis kiel la semo de koriandro, blanka, kaj gxia gusto estis kiel blankpaneto kun mielo. 32Kaj Moseo diris:Jen estas tio, kion ordonis la Eternulo:Plenigu per gxi omeron, ke gxi estu konservata en viaj generacioj, por ke oni vidu la panon, kiun Mi mangxigis al vi en la dezerto, kiam Mi elkondukis vin el la lando Egipta. 33Kaj Moseo diris al Aaron:Prenu unu vazon kaj enmetu tien plenan omeron da manao kaj starigu gxin antaux la Eternulo, por ke gxi estu konservata en viaj generacioj. 34Kiel la Eternulo ordonis al Moseo, Aaron starigis gxin antaux la Atesto, por konservigxi. 35Kaj la Izraelidoj mangxis la manaon dum kvardek jaroj, gxis ili venis en landon logxeblan; la manaon ili mangxis, gxis ili venis al la limo de la lando Kanaana. 36Kaj omero estas dekono de efo.



Esperanto

Bible Hub

Exodus 15
Top of Page
Top of Page