La predikanto 9
Esperanto
1Al cxio cxi tio mi direktis mian koron, por esplori cxion cxi tion, ke la virtuloj kaj sagxuloj kaj iliaj faroj estas en la mano de Dio; kaj nek amon nek malamon scias la homo, kaj nenion, kio lin atendas.

2Al cxiuj estas la sama sorto:al la virtulo kaj al la malvirtulo, al la bona kaj pura kaj al la malpura, al la oferfaranto kaj al tiu, kiu ne oferfaras, al la bonulo kaj al la pekulo, al la jxuranto kaj al tiu, kiu timas jxuron. 3CXi tio estas malbona en cxio, kio farigxas sub la suno, ke la sama sorto ekzistas por cxiuj, kaj la koro de la homidoj estas plena de malbono, kaj sensencajxo estas en ilia koro dum ilia vivado, kaj poste ili transiras al la mortintoj. 4CXar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankoraux esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta. 5CXar la vivantoj scias, ke ili mortos; kaj la mortintoj scias nenion, kaj por ili jam ne ekzistas rekompenco, cxar la memoro pri ili estas forgesita. 6Kaj ilia amo, kaj ilia malamo, kaj ilia jxaluzo jam de longe malaperis; kaj jam por neniam ili havas partoprenon en io, kio farigxas sub la suno.

7Iru, mangxu gxoje vian panon, kaj trinku kun gaja koro vian vinon, se Dio favoris viajn aferojn. 8En cxiu tempo viaj vestoj estu blankaj, kaj oleo ne manku sur via kapo. 9GXuu la vivon kun la edzino, kiun vi amas en la tempo de via tuta vanta vivo, kaj kiun Dio donis al vi por cxiuj viaj vantaj tagoj; cxar cxi tio estas via apartenajxo en via vivo, kaj en viaj laboroj, kiujn vi laboris sub la suno.

10Kion ajn via mano povas fari laux via forto, tion faru; cxar ekzistas nek faro, nek kalkulo, nek scio, nek sagxo, en SXeol, kien vi iros.

11Aliflanke mi vidis sub la suno, ke ne de la rapiduloj dependas la kuro, ne de la fortuloj dependas la milito, kaj ne la sagxuloj havas panon, kaj ne la talentuloj havas ricxecon, kaj ne la kompetentuloj trovas aprobon; nur de la tempo kaj okazo ili cxiuj dependas. 12CXar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite.

13Ankaux jenan sagxajxon mi vidis sub la suno, kaj gxi sxajnis al mi granda: 14estis urbo malgranda, kaj malmulte da homoj gxi havis; venis al gxi granda regxo, kaj siegxis gxin, kaj konstruis cxirkaux gxi grandajn siegxajn fortikajxojn; 15sed trovigxis en gxi homo malricxa sed sagxa, kaj li savis la urbon per sia sagxeco; tamen neniu rememoris tiun malricxan homon. 16Kaj mi diris:Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auxdataj. 17La vortoj de sagxuloj, trankvile auxskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj. 18Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono.



Esperanto

Bible Hub

Ecclesiastes 8
Top of Page
Top of Page