La predikanto 3
Esperanto
1Por cxio estas sezono, kaj tempo difinita estas por cxiu afero sub la suno;

2estas tempo por naskigxi, kaj tempo por morti; estas tempo por planti, kaj tempo por elsxiri la plantitajxon;

3estas tempo por mortigi, kaj tempo por kuraci; estas tempo por detrui, kaj tempo por konstrui;

4estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por gxemi, kaj tempo por danci;

5estas tempo por disjxeti sxtonojn, kaj tempo por kolekti sxtonojn; estas tempo por cxirkauxbraki, kaj tempo por foriri de cxirkauxbrakado;

6estas tempo por sercxi, kaj tempo por perdi; estas tempo por konservi, kaj tempo por forjxeti;

7estas tempo por dissxiri, kaj tempo por kunkudri; estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli;

8estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco.

9Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras? 10Mi vidis la penemecon, kiun Dio donis al la homidoj, por ke ili turmentigxu per gxi.

11CXion Li kreis bela gxiatempe; kaj scion pri la mondo Li enmetis en ilian koron, sed tiel, ke homo ne povas kompreni la farojn, kiujn faris Dio de la komenco gxis la fino.

12Mi scias, ke ekzistas nenia bono por ili, krom gxoji kaj fari bonon en sia vivo. 13Kaj se homo mangxas kaj trinkas kaj gxuas bonon de sia tuta laborado, tio estas dono de Dio. 14Mi scias, ke cxio, kion faras Dio, restas eterne; al gxi oni nenion povas aldoni, kaj de gxi oni nenion povas depreni; kaj Dio tion faris, ke oni Lin timu. 15Kio farigxis, tio ekzistas de longe; kaj kio estas farigxonta, tio antaux longe jam estis, kaj Dio revokas pasintajxon.

16Ankoraux mi vidis sub la suno:en la loko de jugxo, ke tie estas maljusteco; en la loko de vero, ke tie estas malico. 17Mi diris en mia koro:Piulon kaj malpiulon jugxos Dio; cxar estas tempo por cxiu afero, kaj por cxio, kio farigxas tie. 18Mi diris en mia koro:CXi tio estas pri la homidoj, ke Dio ilin elprovu, kaj ke ili vidu, ke ili estas bruto per si mem. 19CXar la sorto de homidoj kaj la sorto de bruto estas sorto egala:kiel cxi tiuj mortas, tiel mortas ankaux tiuj, kaj sama spirito estas en cxiuj; kaj supereco de homo kontraux bruto ne ekzistas, cxar cxio estas vantajxo. 20CXiuj iras al unu loko:cxiuj farigxis el polvo, kaj cxiuj refarigxos polvo. 21Kiu scias, cxu la spirito de homidoj levigxas supren, kaj cxu la spirito de bruto mallevigxas malsupren en la teron? 22Kaj mi ekvidis, ke ekzistas nenio pli bona, ol ke homo gxuu plezuron de siaj faroj, cxar tia estas lia sorto; cxar kiu alkondukos lin, por vidi, kio estas post li?



Esperanto

Bible Hub

Ecclesiastes 2
Top of Page
Top of Page