Moseo 5: Readmono 5
Esperanto
1Kaj Moseo kunvokis cxiujn Izraelidojn, kaj diris al ili:Auxskultu, ho Izrael, la legxojn kaj la regulojn, kiujn mi diras en viajn orelojn hodiaux, kaj lernu ilin kaj observu plenumi ilin. 2La Eternulo, nia Dio, faris kun ni interligon sur HXoreb. 3Ne kun niaj patroj la Eternulo faris tiun interligon, sed kun ni, kun ni, kiuj nun cxi tie cxiuj vivas. 4Vizagxon kontraux vizagxo la Eternulo parolis kun vi sur la monto el meze de la fajro; 5mi tiam staris inter la Eternulo kaj vi, por transdiri al vi la vorton de la Eternulo, cxar vi timis la fajron kaj ne supreniris sur la monton. Kaj Li diris:

6Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elkondukis vin el la lando Egipta, el la domo de sklaveco.

7Ne ekzistu cxe vi aliaj dioj antaux Mi.

8Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre aux sur la tero malsupre aux en la akvo sub la tero; 9ne klinigxu antaux ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa, kiu la malbonagon de la patroj punas sur la idoj en la tria kaj kvara generacioj cxe Miaj malamantoj, 10kaj kiu faras favorkorajxon por miloj al Miaj amantoj kaj al la plenumantoj de Miaj ordonoj.

11Ne malbonuzu la nomon de la Eternulo, via Dio; cxar la Eternulo ne lasos senpuna tiun, kiu malbonuzas Lian nomon.

12Observu la tagon sabatan, ke vi tenu gxin sankta, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio. 13Dum ses tagoj laboru kaj faru cxiujn viajn aferojn; 14sed la sepa tago estas sabato de la Eternulo, via Dio; faru nenian laboron, nek vi, nek via filo, nek via filino, nek via sklavo, nek via sklavino, nek via bovo, nek via azeno, nek ia via bruto, nek via fremdulo, kiu estas inter viaj pordegoj; por ke ripozu via sklavo kaj via sklavino, kiel vi. 15Kaj memoru, ke vi estis sklavo en la lando Egipta, kaj la Eternulo, via Dio, elkondukis vin el tie per mano forta kaj per brako etendita; pro tio ordonis al vi la Eternulo, via Dio, observi la tagon sabatan.

16Respektu vian patron kaj vian patrinon, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; por ke longe dauxru via vivo, kaj por ke estu al vi bone sur la tero, kiun la Eternulo, via Dio, donas al vi.

17Ne mortigu.

18Kaj ne adultu.

19Kaj ne sxtelu.

20Kaj ne parolu kontraux via proksimulo malveran ateston.

21Kaj ne deziru la edzinon de via proksimulo; kaj ne deziru la domon de via proksimulo, nek lian kampon, nek lian sklavon, nek lian sklavinon, nek lian bovon, nek lian azenon, nek ion, kio apartenas al via proksimulo.

22Tiujn vortojn diris la Eternulo al via tuta anaro sur la monto, el meze de la fajro, nubo, kaj nebulo, per vocxo lauxta; kaj Li nenion plu aldonis. Kaj Li skribis ilin sur du sxtonaj tabeloj kaj donis ilin al mi. 23Kaj kiam vi auxdis la vocxon el la mallumo, dum la monto brulis per fajro, tiam vi aliris al mi, cxiuj viaj tribestroj kaj plejagxuloj; 24kaj vi diris:Jen la Eternulo, nia Dio, montris al ni Sian majeston kaj Sian grandecon, kaj Lian vocxon ni auxdis el meze de la fajro; en tiu tago ni vidis, ke parolas Dio al homo, kaj cxi tiu restas vivanta. 25Sed nun por kio ni mortu? nin ja formangxos cxi tiu granda fajro; se ni plue auxskultos la vocxon de la Eternulo, nia Dio, ni mortos. 26CXar kie ekzistas ia karno, kiu auxdis la vocxon de la vivanta Dio, parolantan el meze de fajro, kiel ni, kaj restis vivanta? 27Alproksimigxu vi, kaj auxskultu cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio; kaj vi transdiros al ni cxion, kion diros la Eternulo, nia Dio, kaj ni auxskultos kaj ni plenumos.

28Kaj la Eternulo auxdis la vocxon de viaj vortoj, kiam vi parolis al mi; kaj la Eternulo diris al mi:Mi auxdis la vocxon de la vortoj de cxi tiu popolo, kiujn ili diris al vi; bona estas cxio, kion ili diris. 29Ho, se ilia koro restus cxe ili tia, ke ili timu Min kaj observu cxiujn Miajn ordonojn cxiutempe, por ke estu bone al ili kaj al iliaj filoj eterne! 30Iru, diru al ili:Reiru en viajn tendojn. 31Kaj vi cxi tie restu kun Mi, kaj Mi eldiros al vi cxiujn ordonojn kaj legxojn kaj regulojn, kiujn vi instruos al ili, por ke ili plenumadu ilin en la lando, kiun Mi donas al ili kiel posedajxon. 32Kaj observu, ke vi faru, kiel ordonis al vi la Eternulo, via Dio; ne forflankigxu dekstren, nek maldekstren. 33Laux tiu tuta vojo, kiun ordonis al vi la Eternulo, via Dio, iradu, por ke vi vivu kaj por ke estu bone al vi, kaj por ke longe dauxru via restado en la lando, kiun vi ekposedos.



Esperanto

Bible Hub

Deuteronomy 4
Top of Page
Top of Page