La agoj de la apostoloj 18
Esperanto
1Post tio li foriris el Ateno kaj alvenis en Korinton. 2Kaj li trovis Judon, nomatan Akvila, Pontanon laux gento, antaux ne longe venintan el Italujo, kaj Priskilan, lian edzinon, cxar Klauxdio jam ordonis, ke cxiuj Judoj foriru el Romo; kaj li iris al ili; 3kaj, cxar li estis sammetiisto, li logxis cxe ili, kaj ili laboris, cxar ili estis laux metio tendofaristoj. 4Kaj li diskutadis en la sinagogo cxiusabate, kaj penis konvinki Judojn kaj Grekojn.

5Kiam do Silas kaj Timoteo alvenis el Makedonujo, Pauxlo estis premata per la predikado, atestante al la Judoj, ke Jesuo estas la Kristo. 6Sed kiam ili kontrauxstaris kaj blasfemis, li elskuis siajn vestojn, kaj diris al ili:Via sango estu sur viaj kapoj; mi estas pura; de nun mi iros al la nacianoj. 7Kaj foririnte de tie, li iris en la domon de homo nomata Tito Justo, kiu adoris Dion, kaj kies domo estis tuj apud la sinagogo. 8Kaj Krispo, la sinagogestro, kredis al la Sinjoro kune kun cxiuj siaj domanoj; kaj multaj Korintanoj, auxdinte, kredis kaj baptigxis. 9Kaj la Sinjoro diris per vizio nokte al Pauxlo:Ne timu, sed parolu, kaj ne silentu; 10cxar mi estas kun vi, kaj neniu vin atakos, por fari al vi malbonon; cxar mi havas multe da homoj en cxi tiu urbo. 11Kaj li logxis tie jaron kaj ses monatojn, instruante inter ili la vorton de Dio.

12Sed kiam Galiono estis prokonsulo de la Ahxaja lando, la Judoj levigxis unuanime kontraux Pauxlo, kaj kondukis lin al la tribunala segxo, 13dirante:Kontraux la legxo cxi tiu instigas homojn adori Dion. 14Sed kiam Pauxlo estis malfermonta la busxon, Galiono diris al la Judoj:Se vere tio estus ia maljustajxo aux malbonega kanajlajxo, ho Judoj, estus racie, ke mi vin toleru; 15sed se prezentigxas demandoj pri vortoj kaj nomoj kaj via propra legxo, vi mem gxin atentu; pri tiaj aferoj mi ne volas esti jugxanto. 16Kaj li forpelis ilin de la tribunala segxo. 17Kaj ili cxiuj ekkaptis Sosteneson, la sinagogestron, kaj batis lin antaux la tribunala segxo. Kaj Galiono atentis nenion el tio.

18Kaj Pauxlo, restinte post tio ankoraux dum multe da tagoj, adiauxis la fratojn, kaj de tie sxipiris al Sirio, kaj kun li Priskila kaj Akvila; sed li razis sian kapon en Kenkrea, cxar li faris sanktan promeson. 19Kaj ili alvenis en Efeson, kaj li lasis ilin tie; sed li mem eniris en la sinagogon, kaj diskutis kun la Judoj. 20Kaj kiam ili petis lin restadi pli longe, li ne konsentis; 21sed adiauxinte ilin, kaj dirinte:Mi denove revenos al vi, se placxos al Dio-li eksxipiris el Efeso.

22Kaj elsxipigxinte en Cezarea, li supreniris kaj salutis la eklezion, kaj poste vojagxis al Antiohxia.

23Kaj pasiginte iom da tempo tie, li foriris, kaj trapasis lauxvice la Galatujan kaj Frigian regionon, fortikigante cxiujn discxiplojn.

24Kaj unu Judo, nomata Apolos, Aleksandriano laux gento, viro klera, venis al Efeso; kaj li estis potenca en la Skriboj. 25CXi tiu jam estis instruita pri la vojo de la Sinjoro; kaj estante fervora en spirito, li paroladis kaj instruadis precize pri Jesuo, konante nur la bapton de Johano; 26kaj li komencis paroli sentime en la sinagogo. Sed Akvila kaj Priskila, auxdinte lin, alprenis lin al si, kaj klarigis al li pli precize la vojon de Dio. 27Kaj kiam li volis transiri en la Ahxajan landon, la fratoj kuragxigis lin, kaj skribis al la discxiploj, ke ili akceptu lin; kaj alveninte, li multe helpis tiujn, kiuj kredis per graco; 28cxar konvinke li refutis la Judojn publike, pruvante per la Skriboj, ke Jesuo estas la Kristo.



Esperanto

Bible Hub

Acts 17
Top of Page
Top of Page