Samuel 2 22
Esperanto
1Kaj David eldiris antaux la Eternulo la vortojn de la sekvanta kanto, kiam la Eternulo lin savis el la manoj de cxiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul.

2Li diris: La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikajxo, kaj mia Savanto.

3Dion, mian Rokon, mi fidas; Mia sxildo, kaj la korno de mia savo, mia fortigo, kaj mia rifugxejo; Mia Savanto, kiu helpas min kontraux maljusteco.

4Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi savigxas de miaj malamikoj.

5CXar cxirkauxis min la ondoj de la morto, Torentoj pereigaj min teruris;

6La sxnuroj de SXeol min cxirkauxis; La retoj de la morto min atingis.

7En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi vokis; Kaj el Sia templo Li auxdis mian vocxon, Kaj mia krio atingis Liajn orelojn.

8Ektremis kaj ekskuigxis la tero, La fundamentoj de la cxielo ekmovigxis Kaj eksxanceligxis, cxar Li koleris.

9Levigxis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia busxo; Karboj ekflamis de gxi.

10Li klinis la cxielon kaj iris malsupren, Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.

11Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portigxis sur la flugiloj de la vento.

12Li cxirkauxigis Sin per mallumo kiel per tendo, Per densaj nuboj, plenaj de akvo.

13De la brilo antaux Li Ekbrulis karboj per fajro.

14El la cxielo ektondris la Eternulo, Kaj la Plejaltulo auxdigis Sian vocxon.

15Li jxetis sagojn, kaj dispelis ilin; fulmon, kaj konfuzis ilin.

16Kaj malkovrigxis la kusxujoj de la maro, Nudigxis la fundamentoj de la universo, De la minaca vocxo de la Eternulo, De la kolera spirado de Lia nazo.

17Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;

18Li savas min de mia potenca malamiko, De miaj malamantoj, cxar ili estas pli fortaj ol mi.

19Ili atingis min en la tago de mia malfelicxo; Sed la Eternulo farigxis mia subteno.

20Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, cxar Li estas favora al mi.

21La Eternulo rekompencas min laux mia justeco; Laux la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.

22CXar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaux mia Dio.

23CXar cxiuj Liaj legxoj estis antaux mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.

24Mi estis senkulpa antaux Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.

25Kaj la Eternulo rekompencis min laux mia justeco, Laux mia pureco antaux Liaj okuloj.

26Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia;

27Kun purulo Vi agas laux lia pureco, Kaj kun maliculo laux lia maliceco.

28Popolon humilan Vi helpas; Kaj per Viaj okuloj Vi malaltigas la fierulojn.

29CXar Vi estas mia lumilo, ho Eternulo; La Eternulo lumigas mian mallumon.

30CXar kun Vi mi forkurigas militistaron; Kun mia Dio mi transsaltas muron.

31La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas sxildo por cxiuj, kiuj Lin fidas.

32CXar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?

33Dio fortikigas min per forto; Kaj Li perfektigas mian vojon.

34Li similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altajxoj.

35Li instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn strecxi kupran pafarkon.

36Vi donis al mi la sxildon de Via savo; Kaj Via favoro min grandigas.

37Vi largxigas mian pasxon sub mi, Por ke ne sxanceligxu miaj piedoj.

38Mi persekutas miajn malamikojn, kaj ekstermas ilin; Kaj mi ne revenas, gxis mi ilin pereigas.

39Mi pereigas kaj frakasas ilin, ke ili ne povas plu levigxi; Ili falas sub miajn piedojn.

40Vi cxirkauxzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi jxetas sub min.

41Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.

42Ili rigardas cxirkauxen, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.

43Mi disfrotas ilin simile al polvo de la tero; Kiel stratan koton mi ilin disbatas kaj dispremas.

44Vi savas min de la ribeloj de mia popolo; Vi gardas min, ke mi estu cxefo super la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.

45Aligentuloj respektegas min; Ili obeas min per atentaj oreloj.

46Aligentuloj senfortigxas, Kaj kuras terurite el siaj fortikajxoj.

47Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Alte glorata estu mia Dio, la Roko de mia savo:

48Tiu Dio, kiu donas al mi vengxon Kaj submetas al mi popolojn;

49Kiu forkondukas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.

50Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.

51Li donas grandan helpon al Sia regxo, Kaj faras favorajxon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.



Esperanto

Bible Hub

2 Samuel 21
Top of Page
Top of Page