Al Timoteo 1 6
Esperanto
1CXiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je cxia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj. 2Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, cxar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.

3Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la lauxpieca doktrino, 4tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskigxas envio, malpaco, mallauxdoj, malbonaj suspektoj, 5disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo. 6Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo; 7cxar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti; 8sed havante mangxajxojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj. 9Tamen tiuj, kiuj volas ricxigxi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsagxajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo. 10CXar la amo al mono estas radiko de cxia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malgxojoj.

11Sed vi, ho homo de Dio, forsavigxu de tiaj aferoj, kaj sekvu justecon, piecon, fidon, amon, paciencon, mildecon. 12Batalu la bonan batalon de la fido, kaj ektenu la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antaux multaj atestantoj. 13Mi vin admonas antaux Dio, kiu cxion vivigadas, kaj antaux Kristo Jesuo, kiu antaux Pontio Pilato atestis la bonan konfeson, 14ke vi plenumu la ordonon sen makulo, sen riprocxo, gxis la apero de nia Sinjoro Jesuo Kristo, 15kiun aperon en Siaj propraj tempoj montros Tiu, kiu estas la benata kaj sola Potenculo, la Regxo de regxoj kaj Sinjoro de sinjoroj, 16kiu sola havas senmortecon, logxante en lumo neatingebla, kaj kiun neniu vidis nek povas vidi, al kiu estu honoro kaj potenco eterna. Amen.

17Admonu tiujn, kiuj estas ricxaj en la nuna mondo, ke ili ne estu arogantaj, kaj ke ili apogu sian esperon ne sur la malcertecon de la ricxo, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado; 18ke ili bone agadu, ke ili estu ricxaj je bonaj faroj, ke ili estu pretaj disdoni, simpatiemaj; 19provizante por si bonan fundamenton kontraux la venonta tempo, por ke ili ektenu la efektivan vivon.

20Ho Timoteo, gardu tion, kio estas komisiita al vi, deturnante vin for de la babiladoj kaj kontrauxparoloj de la falsenomata scio; 21kiun konfesante, kelkaj maltrafis rilate la fidon. Graco estu kun vi.



Esperanto

Bible Hub

1 Timothy 5
Top of Page
Top of Page